Laborista Partio (Argentino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Laborista Partio, aŭ en hispana Partido Laborista, de Argentino estis politika partio kreita en 1945 kiu kontribuis al fondo de la movado peronismo. Ĝi estis nuligita en 1947 por integriĝi al Partido Peronista (poste Partido Justicialista) kaj refondita post la elpostenigo de Perón.

Politika agado[redakti | redakti fonton]

La Laborista Partio estis uu el la tri partioj kiuj apogis la kandidatiĝon al prezidento de Perón en la elektoj de 24-a de februaro de 1946, kun la Sendependa Partio organizita de la konservativuloj, kaj la Unión Cívica Radical Junta Renovadora, nome disiĝaĵo de la Unión Cívica Radical. En tiuj elektoj la menciitaj partioj atingis la 56% de la voĉdonoj, kaj venkis en la prezidenta elektado kaj en ĉiuj la provincoj escepte ĉe Corrientes, kiu poste estos intervenita.[1]

La Laborista Partio kontribuis per la 80% el la tingitaj voĉdonoj kiuj donis la venkon al Perón kaj tiele ties membroj plenumis gravajn postenojn dm la unua peronisma regado. Ties ĉefa reprezenteco okazis en la provincoj Bonaero, Santa Fe kaj Tukumano.

Konflikto[redakti | redakti fonton]

La 23-a de majo de 1946 Perón ordonis nuligi la tri partiojn kiuj estis apoginta lin, sen havi tiun rajton, por fandigi ilin en la nove Peronista Partio.[1] Cipriano Reyes, prezidento de la bonaera sekcio, malakceptis la decidon de Perón, pro kio li estis persekutita kaj enprizonita en 1948 (ĝis 1955), kaj ankaŭ torturita; akuzita pri komploto por murdi Perón kaj lian edzinon Evita. Antaŭ tio li estis suferinta atencon en kiu mortiĝis lia ŝoforo.[2]

Post la Liberiga Revolucio kiu elpostenigis Perón en 1955, la Laborista Partio estis refondita de Cipriano Reyes, kaj starigis politikon de kritiko kontraŭ la militista puĉo, la malpermeso de la peronismo kaj la nuligo de la Konstitucio de 1949.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 A 60 años de la fundación del Partido Laborista, de Mercedes Petit, El Socialista, 9a de novembro de 2005 Nro. 014
  2. Paĝo 12, 2a de aŭgusto de 2001. A los 96 años, murió Cipriano Reyes, de Luis Bruschtein.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ferrero, Roberto A. (1976). Del fraude a la soberanía popular. Buenos Aires: La Bastilla.
  • Pont, Susana Elena (1984). Partido Laborista: Estado y Sindicatos. Buenos Aires: Centro Editor de América Latina (Biblioteca Política Argentina).
  • Rouquié, Alain. Poder Militar y Sociedad Política en la Argentina, 1943-1973. Emecé. ISBN 950-04-0119-3.