Labradora Marfluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
elaera rigardo al la Labradora Marfluo

La Labradora marfluo estas malvarma, suden orientiĝanta marfluo en la nordoriento de la Atlantika Oceano inter Gronlando kaj la orienta marbordo de Norda Ameriko. Sian nomon la marfluo havas de tiu parto de la Atlantika Oceano, nome la Labradora Maro.

La Labradora Marfluo havas sian originon en la Arkta Oceano kaj oriente de la insulo Novlando renkontiĝas kun la varma Golfa Marfluo, kiun ĝi direktigas okcidenten en la direkton de norda Eŭropo. Tie, kie la du marfluoj renkontiĝas, multas nebulo, kaj relative oftas ŝtormoj. La akvo de la Labradora Marfluo pro sia deveno el la Arkta Oceano enhavas relative malmultan salon.

Per la Labradoa Marfluo ofte glacimontoj flosas suden, kiuj tiam en la norda parto de la Atlantika Oceano estas danĝeroj por la mara transporto.

Vidu ankaŭ