Labradora Maro
Koordinatoj: 60° 00′ N 55° 00′ O / 60.000 °N, 55.000 °O (mapo)
La Labradora Maro (france: mer du Labrador) estas akvoparto de la Norda Atlantiko situa inter la kanada duoninsulo de Labradoro kaj Gronlando. Ĝi estas ĉirkaŭita de kontinentaj teroj en ĉiuj bordoj kaj ĝia profundeco estas ĉirkaŭ 3 km. Ĝiaj akvoj konektas norde kun tiuj de la Bafina Golfo, tra la Davisa Markolo.
Limoj
La geografiaj limoj de tiu maro estas la jenaj
- norde, la suda limo de la Davisa Markolo —la paralelo 60ºN, inter Gronlando kaj Labradoro.
- oriente, linio inter kabo St. Francis (Novlando, 47° 45′ N 52° 27′ O / 47.750 °N, 52.450 °O (mapo)) kaj kabo Farewell (Gronlando).
- okcidente, orienta marbordo de Novlando kaj Labradoro kaj la nordorienta limo de la Golfo Sankt-Laŭrenco —linio ekde la kabo Bauld (norda punkto de la insulo Kirpon, 51° 40′ N 55° 25′ O / 51.667 °N, 55.417 °O (mapo)) al orienta pinto de insulo Belle kaj al Northeast Ledge (52° 02′ N 55° 15′ O / 52.033 °N, 55.250 °O (mapo)). De tie, linio kuniganta tiun punkton kun la orienta pinto de la kabo St. Charles (en Labradoro, 52º13'N)—.