Lac à l'Eau Claire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lac à l'Eau Claire
ClearwaterLakes.jpg
Koordinatoj 56°8′45″N 74°18′1″W  /  56.14583°N, 74.30028°U / 56.14583; -74.30028 (Lac à l'Eau Claire)
Speco de la lago Alfrapa kratero
Ĉefaj elfluoj Rivière à l'Eau Claire
Landoj de la baseno Kanado (Kebekio)
Maksimuma longo 71 km
Maksimuma larĝo 33 km
Surfaca areo 1 383 km2
Maksimuma profundo 178 m
Surfaca alto 241 m smn
Insuloj jes
v  d  r
Information icon.svg

Lac à l'Eau Claire oficiala nomo en la franca : "Lago kun Klara Akvo" (aŭ Wiyasakami en kria lingvo, aŭ Allait Qasigialingat en inuita lingvo, aŭ Clearwater Lakes en la angla) estas lago en Nunaviko, nordo de Kebekio (Kanado). Ĝi estas la dua plej granda kebekia lago post la Lago Mistassini

Ĝi konsistiĝas el du cirklaj basenoj de diametroj 36 kaj 26 km, kiuj estus alfrapaj krateroj. Ambaŭ krateroj estas samaĝaj : (290 ± 20 milionoj da jaroj, tie estas al la permia epoko). Oni opinias, ke ili estis kreitaj samtempe; ĉu de meteorito kiu disiĝis antaŭ tuŝi la teron; ĉu de duobla asteroido[1]

Lac à l'Eau Claire estas ĉefa fonto de rivero Rivière à l'Eau Claire (Rivero kun Klara Akvo), kiu sin ĵetas en la lagon Guillaume-Delisle

Koordinatoj[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clearwater West (Eau Claire Okcidenta), Clearwater East (Eau Claire Orienta) el : Earth Impact Database (Datumaro pri teraj alfrapoj) Universitato de Nova Brunswick (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

franceTurisma informo