Lachen SZ
| Lachen | |
|---|---|
| Kantono | Ŝvico |
| Distrikto | March |
| Koordinatoj | 47°11′29″N 8°51′24″O / 47.19139°N, 8.85667°OKoordinatoj: 47°11′29″N 8°51′24″O / 47.19139°N, 8.85667°O |
| Nombro de enloĝantoj | 7579 |
| Areo | 5,19 km² |
| Alteco | 408 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8853 |
| Komunumkodo | 1344 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Lachen estas komunumo kaj ĉefloko de la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 7579 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio [redakti]
Lachen situas ĉe la suda bordo de la supra Lago de Zuriko. De la komunuma teritorio de 5,19 km² pli ol la duono, nome 54% apartenas al la Lago de Zuriko. Tra la komunumo fluas la rivereto Spreitenbach. La orientan limon de la komunumo formas la rivero Wägitaleraa kiu elfluas el la lago Wägitalersee.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Lachen limas en nordo aliflanke de la Lago de Zuriko al la urbo Rapperswil-Jona SG, en oriento al Wangen, en nordo al Galgenen kaj en okcidento al Altendorf.
Trafiko [redakti]
De la stacidomo de Lachen ekzistas rektaj trajnkonektoj al Pfäffikon, Zuriko, Ziegelbrücke kaj Glaruso. La komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 de Zuriko al Koiro.
Urba partnereco [redakti]
Ek de la jaro 1965 Lachen flegas urban partnerecon kun la urbo Schramberg en Germanio.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Lachen datiĝas el inter la jaroj 1217 kaj 1222 kiel Lachun.[1]
Famuloj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
- Aliaj lokoj kun la nomo Lachen
Notoj kaj referencoj [redakti]
Eksteraj Ligiloj [redakti]
Bildoj [redakti]
|
||||||