Ladako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Ladako, sur la mapo de Barato

Ladako (ལ་དྭགས་ tibete, लद्दाख hindie, لدّاخ urdue) estas la plej granda distrikto de la barata subŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro, situanta en ĝia orienta parto kaj etendiĝanta sur 45 110km², t.e pli ol duono de la subŝtato. Tamen ĝi estas unu el la plej malmulte loĝataj distriktoj en Barato, kun 270 126 loĝantoj en 2001. La kialo de tiu hommalmulteco estas la severeco de la medio, plejparte dezerta, kaj la ĝenerala alteco de la lando, tuj apud la himalaja montaro. Plejparto de la distrikto kuŝas sur altebenaĵo pli ol 3 000 metrojn alta. La plej alta pinto kulminas je 7.135 m (la ĝemelaj pintoj Nun-Kun).

Kelkfoje nomata La malgranda tibeto, ĝi estas fama pro siaj apartaj pejzaĝoj kaj gentoj, kies pluraj estas tre proksime al tibetanoj. La ĉefa religio estas tibeta budhismo.

Ŝablono:Ĝermo-geografio