László Magyar (esploristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ladislao Magyar)
László Magyar
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1818 (1818-11-13)
en Pécs
Morto 9-an de novembro 1864 (1864-11-09) (45-jaraĝa)
en Benguela
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esploristo • kartografo
vdr

László Magyar [madjar], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Magyar László estis hungara vojaĝisto kaj esploristo. Lia duonpatro estis Imre Magyar (bienulo).

Akvofalo nomumita laŭ Magyar

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Magyar naskiĝis en Szombathely en la 13-an de novembro 1818 kaj frekventis lernejon en Dunaföldvár, poste en Fiume. Li iĝis marŝipisto kaj ŝipadis eĉ la oceanojn. En 1845 li estis leŭtenanto, tamen poste li interesiĝis pri la esplorado. Li travivis diversajn aventurojn, poste li trovis sin en Afriko en 1848. Li komencis la ŝipadon laŭ Kongo, poste li perpiede esploris fontan regionon de Kongo. Fine li revenis al Benguela, kie li aranĝis karavanon en internon de Angolo. Tie li formis tendaron kaj li elektis edzinon filino de la loka tribestro. En 1851 li revenis, sed dumvoje li malkovris regionojn de Zambezi kaj Kongo.

La 2-a karavano marŝis al Cubango kaj Okavango, la 3-a al Zambezi kaj Kuanza. Li faris bonajn kontaktojn kun la lokaj triboj kaj pri portugaloj. Spite tion ofte li trovis sin en vivdanĝero pro militado de diversaj triboj. Li mortis en Ponto do Cuio la 9-an de novembro 1864.

Esploraj rezultoj[redakti | redakti fonton]

En 1859 la Hungara Scienca Akademio eldonis libron pri la esplorado kaj li iĝis akademiano.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio