Ladislao naskiĝis kvar monatojn post la morto de sia patro Albreĥto la 2-a kaj tial ricevis la alnomon Postumus (latine = "postmorta"). Pli post li servakiris kromnomon reĝo „Nudulo“ (senbarba).
1440 reĝino Elizabeto vokis ĉeĥan vojevodon Johanon Jiskron el Brandýs, por ke li defendu rajtojn de la malgranda Ladislao al hungara trono.
1442 reĝino Elizabeto Luksemburga postulis romgermanan reĝon Frederikon la 3-an, por ke li ekprenu la rajtojn de Ladislao al la landoj de la patro. (En Hungarujo estis elektita kiel reĝo pola reĝo Vladislao, sed kiu mortis jam en la jaro 1445 en batalo ĉe Varno.) Tiu lasis Ladislaon transveturigi Vienon kaj transprenis kuratoran regadon en Aŭstrio.
1445 Ladislao estis akceptita kiel hungara reĝo sub nomo Ladislao la 7-a.
1452 pro premo de nobelaro Frederiko la 3-a estis devigita tralasi Ladislaon. Tiu la saman jaron ekregis en Aŭstrio. En ĉiuj liaj landoj estis destinitaj la t.n. landaj administrantoj. En Aŭstrio tio estis grandpotenculo Oldřich Ceja, en BohemioGeorgo el Poděbrady kaj en Hungario Johano kaj pli malfrue Ladislao Huhnyady.
aprilo de 1453Georgo el Poděbrady alveturis Vienon, por ke li traktu pri alveturo de la reĝo en la landon. Ladislao krom alia plilongigis lian landan administradecon por pluaj ses jaroj.
la 23-an de novembro de 1453 per la kronado reĝo Ladislao sidiĝis sur ĉeĥan tronon kaj post sia patro li fariĝis la dua generacio de Habsburgoj sidantaj unu post la alia sur la ĉeĥa trono kaj post la patrino la kvina generacio de Luksemburganoj.
la 29-an de septembro de 1457 Ladislao denove alveturis Pragon, kie li intencis ekloĝi kun sia kortego. Li sendis ankaŭ mesaĝistojn Francion, por ke ili alveturigu al li de tie princidinon Magdalenon por geedziĝo.
la 23-an de novembro de 1457 Ladislao tute neatendite subiĝis al pestkontaĝo, per kiu li evidente infektiĝis jam forvojaĝonte el Vieno kaj pri kiu neniu sciis. Kiam Ladislao mortis, li estis deksepjara, kaj li estis unu el malĝojaj staturoj de la ĉeĥa historio. La reĝo, kiu estis kore bonvenigita kaj kiun la popolo ekŝatis pro lia agrabla aspekto, mortis tre juna. Lia sorto ŝajnigas Venceslaon la 3-an (li mortis ankaŭ deksepjara kaj formortis per li Přemyslidoj) kaj Ludovikon Jagellon (li mortis dudekjara). Estas necese noti, ke Ladislao dum la tuta sia vivo sentis sin esti pli Luksemburgo ol Habsburgo. Pro lia morto formortis alberta branĉo de Habsburgoj. Ladislao estadas ankaŭ notata kiel lasta Luksemburgo sur la ĉeĥa trono, eĉ kiam nur el flanko de la patrino (Vladislao la 2-a Jagello estis jam nur pli malproksima parenco.)