Ladislao la 2-a Jogajlo

El Vikipedio
(Alidirektita el Ladislao la 2-a)
Saltu al: navigado, serĉo
portreta desegnaĵo de Jogaila/Władysław fare de Jan Matejko
pola-litova blazono

Ladislao la 2-a Jogajlo (13511-a de junio 1434) estis grandduko de Litovio kaj per edziĝo ankaŭ fariĝis reĝo de Pollando. Lia litova nomo estis Jogaila, kaj rutena Ягайла, kaj post kiam li iĝis la pola reĝo, li ricevis la polan nomon Władysław II Jagiełło. Kun sia kuzo Vytautas (pole Witold, ĉeĥe Vitold) li fondis la Polan-Litovan Union.

Li fariĝis la prapatro de dinastio de nobeloj, kiu dum la postaj jarcentoj gvidis ambaŭ landojn, kaj kiu ricevis la nomon Jogajlidoj (laŭ lia litova nomo) aŭ Jagelonoj.

En 1410 lia armeo el poloj kaj litovoj venkis la Ordenon de Germanaj Kavaliroj en loko, kiu pole nomiĝas Grunwald, litove Žalgiris kaj germane Tannenberg. Kaj por poloj kaj por litovoj tiu venko dum multaj jarcentoj restis grava evento, kiu ambaŭkaze fortigis la senton de nacia identeco kaj fiero.

La 100-zlota bileto de Pollando portas bildon de Ladislao. En la centra parko de Novjorko staras rajdista statuo de li.


Ne konfuzu lin kun lia preskaŭ samnoma nepo, Vladislao la 2-a de Hungario kaj Bohemio, aŭ kun lia similnoma filo, Ladislao la 3-a de Varna, (ĉiuj Jogajlidoj), aŭ kun aliaj regantoj nomataj Ladislao, Vladislao, Vladislavo ktp.
Antaŭe: Grandduko de Litovio Poste: Coat of Arms of Lithuania.svg
Algirdas 13771381 Kęstutis 1a-foje
Kęstutis 13821401 Skirgaila 2a-foje
Antaŭe: Reĝo de Pollando Poste: Herb Polski.svg
Jadviga 13861434 Ladislao la 3-a

Eksteraj ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo    paĝoj pri Jogaila/Władysław
Ekstera ligilo    paĝoj kaj forumoj pri litovia historio
Ekstera ligilo    klubo de belarusa historio
Ekstera ligilo    "Jogaila/Władysław en la reĝa brita genealogia arkivo (angle)