Ladislao la 2-a Jogajlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
portreta desegnaĵo de Jogaila/Władysław fare de Jan Matejko
pola-litova blazono

Ladislao la 2-a Jogajlo (13511-a de junio 1434) estis grandduko de Litovio kiu per edziĝo ankaŭ fariĝis reĝo de Pollando. Lia litova nomo estis Jogaila, kaj rutena Ягайла. Post kiam li iĝis la pola reĝo, li ricevis la polan nomon Władysław II Jagiełło. Kun sia kuzo Vytautas (pole Witold, ĉeĥe Vitold) li fondis la Polan-Litovan Union.

Li fariĝis la prapatro de dinastio de nobeloj, kiu dum la postaj jarcentoj gvidis ambaŭ landojn, kaj kiu ricevis la nomon Jogajlidoj (laŭ lia litova nomo) aŭ Jagelonoj.

En 1410 lia armeo el poloj kaj litovoj venkis la Ordenon de Germanaj Kavaliroj en loko, kiu pole nomiĝas Grunwald, litove Žalgiris kaj germane Tannenberg. Kaj por poloj kaj por litovoj tiu venka batalo de Grunwald dum multaj jarcentoj restis grava evento, kiu ambaŭkaze fortigis la senton de nacia identeco kaj fiero.

La 100-zlota monbileto de Pollando portas bildon de Ladislao. En la centra parko de Novjorko staras rajdista statuo de li.


Ne konfuzu lin kun lia preskaŭ samnoma nepo, Vladislao la 2-a de Hungario kaj Bohemio, aŭ kun lia similnoma filo, Ladislao la 3-a de Varna, (ĉiuj Jogajlidoj), aŭ kun aliaj regantoj nomataj Ladislao, Vladislao, Vladislavo ktp.

Bibliografio

  • Urszula Borkowska, Dynastia Jagiellonów w Polsce Dinastio de Jagelonoj en Pollando), Warszawa 2011.
  • Jadwiga Krzyżaniakowa, Jerzy Ochmański, Władysław II Jagiełło, Wrocław 2006.
  • Stefan Maria Kuczyński, Wielka wojna z Zakonem Krzyżackim w latach 1409-1411 (Granda milito kun Ordeno de germanaj kavaliroj en la jaroj 1409-1411), Warszawa 1960.
  • Karol Szajnocha: Jadwiga i Jagiełło 1374-1413: Opowiadanie historyczne (Jadviga kaj Jogajla 1374-1413. Historiaj rakontoj), Warszawa 1969.

Vidu ankaŭ

Antaŭe:Grandduko de LitovioPoste:
Algirdas13771381Kęstutis1a-foje
Kęstutis13821401Skirgaila2a-foje
Antaŭe:Reĝo de PollandoPoste:
Jadviga13861434Ladislao la 3-a

Eksteraj ligiloj

greke paĝoj pri Jogaila/Władysław greke paĝoj kaj forumoj pri litovia historio greke klubo de belarusa historio greke "Jogaila/Władysław en la reĝa brita genealogia arkivo (angle)

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda