Ladislav Bala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ladislav Bala
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1920 (1920-08-28)
Morto 12-an de majo 2006 (2006-05-12) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ladislav BALA, karesnome "Lada", (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1920 - mortis la 12-an de majo 2006) estis ĉeĥa esperantisto, honora membro de ĈEA.

Membro de Esperanto Klubo Třebíč, dum multaj jaroj laboris ĉe organizado de Someraj Esperanto-Tendaroj en Lančov. La historion de la tendaro li dokumentis per fotografa ekspozicio (instalita en la tedaraj oficiejo kaj manĝejo) kaj per detala statistiko pri la partoprenantoj de la kursoj en la tendaro.

Li naskiĝis en Hradec Králové. Lia avo, atamano de kozakoj, Dimitrij Bala, estis mortigita dum la batalo kontraŭ la revolucio de bolŝevikoj en Rusio. La avino estis pola princino. Lia patro kun edzino kaj la plej aĝa filo forkuris Ĉeĥoslovakion. Krome de Lada naskiĝis en Hradec Králové ankoraŭ lia fratino. Lia pli aĝa frato aliĝis al nia aviadista armeo. En la tempo kiam la nazioj komencis politikan agadon kontraŭ nia respubliko, aliĝis 17-jara Lada en nian armeon. Post unu jaro li fariĝis serĝento kaj fariĝis komandanto de bunkro ĉe landlimo de Vranov nad Dyjí ĉe strataj serpentoj. Li trovis knabinon en proksina urbo Moravské Budějovice kaj pli poste fianĉiĝis al ŝi. Lia frato foriris kiel aviadisto batali kontraŭ nazioj al Britio. Pli poste la kolonelo Bala fariĝis anstataŭanto de brita marŝalo nia generalo Janoušek. Post milito li revenis hejmen kaj de komunisma regado estis arestita kiel malamiko de popolo. De malliberejo li forkuris al Germanio kaj pli poste al Usono. Lada, lia frato perdis pro tio sian laborlokon kiel cefo de poŝtoficejo. Neniu volis okupi lin. Finfine li fariĝis vendisto en proksima vilaĝo ĉe Moravské Budějovice. Ĉefoj de vendejoj Jednota pli poste ordonis al li por unu jaro laboron en minejo de Ostrava. Dum katastrofo li restis kelkajn tagojn sub la tero. Li estis savita tute blankhara kaj blankbarba. Post reveno hejmen li laboris en oficejo de vendejoj Jednota.

La SET li unuafoje vizitis en la jaro 1961. Tiam venis du barbuloj. Li kaj Mirek Hlaváč el Plzeň - Leontodo. Mirek estis malpli aĝa kaj ĉiam havis en la tendo malordon. De tiu tempo Lada atakis min per prokrastoj kun kiu li devis dormi. Sed tamen ni fariĝis bonaj amikoj kaj de tiu tempo Lada helpis al mi organizi SET-ojn.

Li estis ne nur blanka barbulo, sed fariĝis ankaŭ simpatiulo por ĉiuj tendaranoj. Kiel oficisto de Jednota li sciis, kie aĉeti ekipaĵon por la tendara kuirejo, kie aĉeti malmultekostajn tolaĵojn. En la jaro 1968 ni aĉetis la unuan kabaneton „Junio“. Ni aĉetis materialon kaj dum unu jaro Lada konstruis 4 samajn kabanetojn. Ĉiun liberan tempon li dediĉis al SET Lančov. Dum unu etapo li ne nur libertempis en SET, sed ankaŭ mastrumis aŭ instruis aŭ gvidis la etapon.

Venis la maljuneco, venis la malfeliĉo pere de la morto de lia ŝatata edzino. Lada transdonis sian hejmon al sia nepino kaj iris al la domo de maljunuloj de sankta Antonio en Moravské Budějovice.

Por la SET Lančov kaj por Esperanto li faris multe. Dankon kara mia amiko, dankon Lada.