Ladono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heraklo kaj la drako Ladono, verko de Giambologna (kom. 17-a jarcento, ĉe Walters Art Museum).

Laŭ la helena mitologio, Ladono (el la greka Λάδων, «Forta fluo») estis serpent-forma ina drako, la lasta mortebla[1], kiu gardis la orajn pomojn en la Ĝardeno de la Hesperidinoj (verŝajne en la nuntempa Maŭritanio), kaj pro tio oni nomis ŝin la Hesperia drako (Δρακων Ἑσπεριος, «Okcidenta drako»). Tie, Ladono turmentadis la titanon Atlaso, kiu subtenadis sur siaj ŝultroj la firmamentan globon ĝuste en tiu parto de la mondo, la plej okcidenta kiun oni konis tiutempe.

La Hesperia Drako ringiĝis ĉirkaŭ la or-poma arbo, laŭ ordono de Hero, ĝis kiam Heraklo mortigis ŝin persage por plenumi sian dek unuan taskon. Laŭ konsilo de Nereo, li ne volis preni la orpomojn per siaj manoj, do li petis tion fari al Atlaso. Kompense, la filo de Zeŭso promesis subteni la ĉielon dum kelkaj minutoj, por ke la titano ripozu. Sed Atlaso timis la danĝeran drakon, do Heraklo pafis unu el siaj sagoj, venenita per la sango de la Hidro, super la muro de la ĝardeno kaj mortigis Ladonon per ĝi.

Unu tagon post ŝia morto, Jazono kaj la argonaŭtoj estis preterpasantaj tiun ĝardenon dum sia ktonia vojaĝo reveninte el Kolĥido, kiam ili aŭdis la lamenton de la «brila» Eglo, unu el la kvar hesperidinoj, kaj sukcesis vidi la ankoraŭ spasmantan korpon de Ladono, ankoraŭ ringiĝita en la pom-arbo[2]. Tamen, troviĝas versio laŭ kiu Heraklo fine ne mortigis la hesperian drakon, kiu en tiu rakonto estas nemortebla[3].

Heraklo kaj Ladono, sur romia reliefa telero, (malfrua antikvo).

Oni atribuis al Ladono plurajn devenojn, ĉiu el kiuj lokigis ŝin en la plej arkaika nivelo de la greka mitaro. Do, kelkaj konsideris ŝin frukto de la ekscitita pasio de Keto kaj Forkiso[4], aŭ filo de Tifeo (kiu ankaŭ estis serpent-forma sub sia talio) kaj Eĥidno[5][6]. Plia versio kalkulas ŝin inter la idaro de Geo, per partenogenezo, aŭ de ŝia olimpa personigo Hero: «La drakajno kiu gardis la orajn pomojn estis fratino de la Nemea leono», asertis Ptolomeo Hefestiono[7].

La bildo de Ladono ĉirkaŭante la arbon, origine adoptita de la helenoj el fontoj de Proksima Oriento kaj Minoa civilizo, iĝis konata nuntempe danke al sia prezentado sur vazaj pentraĵoj. En la 2-a jarcento, Paŭzanio priskribas, inter la trezoraĵoj ĉe Olimpio, arkaikan porkultan idolon el cedra ligno, skulptita fare de Teoklo, kiu prezentis Heraklon kaj la arbon de la oraj pomoj, kun Ladono ĉirkaŭanta ĝin[8]. En la 3-a jarcento a.K. Filostrato la Maljuna uzis la miton de Ladono, kaj tiun pri la Kolĥida drako, por atesti la legendon pri la or-avidemo de la drakoj, kiu postvivis ĝis Mezepoko[9].

Kelkaj versioj atribuas al Ladono multoblajn kapojn, cent laŭ Aristofano[10], kiuj verŝajne kapablis paroli ĉiu kun sia propra voĉo.

Diodoro Sicila aldonas eŭhemeran interpreton pri la mito de Ladono. Lau ĝi, la mito referencas homan paŝtiston nomiĝintan Drako, kiu gardadis or-koloran ŝafaron (la greka vorto por "pomo" kaj "ŝafo" similis), kvankam li mem atentigas en tiu punkto pri la libera privilegio de ĉiu verkisto formi sian opinion laŭ sia propra kredo[11].

Malĝoje kaj dankeme pro ŝia servado, Hero lokigis Ladonon en la stelaro post ŝia morto defendante la sakralan ĝardenon[12]. Ekde tiam, ŝi konsistigas la konstelacion Drako[13], poreterne atakata de Heraklo[14] ankaŭ en la ĉielo. Oni asertis ke ŝi ankoraŭ ringiĝas, sed ĉirkaŭ la Norda poluso, komprenata kiel nevidebla arbo. Pro tio, oni identigas ŝin al la Okcident-semida serpento Lotano, aŭ al la huria Illujanko. Aristofano, siavice, identigas Ladonon al Eĥidno, lokigante ŝin en la subtera mondo[10].

Heziodo rilatas la monstran idaron de Ladono (kvankam li ne menciis tiun nomon) al ĉiu mara danĝero. Fakte, ŝia nomo («forta fluo») kaj la fakto, ke ŝi havis cent kapojn, verŝajne simbolis la danĝerajn akvofluojn de la maro.

Ladono, la oceanido[redakti | redakti fonton]

Apolono kaj Dafno, laŭ Jean Baptiste van Loo (1720-37). Ĉi tie, la oceanida Ladono aliformigas sian filinon en laŭro, por eviti tiel seksperforton fare de Apolono.

Tiu Ladono estis unu el la oceanidoj, filo do de Okeano kaj Tetiso[15]. Li personigis samnoman riveron, la plej ĉarma en Grekio laŭ Paŭzanio[16]. Ĝi fontas en la monto Kileno, trafluas la nordon de Arkadio kaj alfluas en la riveron Alfeo proksime de la elea marbordo, okcidente.

La oceanida Ladono edziĝis al Stimfaliso, kaj iĝis fama ĉefe pro siaj nimfaj filinoj, la ladonidinoj[17]:

  • Metopo, edzino de la rivera dio Asopo[18], kun kiu ŝi iĝis patrino de Ismeno, Pelagono kaj du dek nimfoj.
  • TelpuzoTemiso, eponima de arkadia urbo[19].
  • Dafno, al kiu enamiĝis Apolono tiel pasie, ke li persekutadis ŝin sencese. Terurite, la nimfo petegis al sia patro aŭ al Geo liberiĝon de la am-proponoj de la dio, kaj oni aliformigis ŝin en laŭro[20]. Ekde tiam, tiu arbo iĝis la plej ŝatata de la olimpano[21].
  • Karmentiso, la unua kiu aŭguris al Eneo la estontan grandecon de lia dinastio[22]. Ŝi estis, kun Hermeso, la patrino de la saĝa Evandro.
  • Sirinkso, metamorfoziita en kaŭĉukarbo, por eviti seksperforton fare de Pajno ĝuste ĉe la bordo de la rivero Ladono[23]. Desapontite, la kampara dio tranĉis kelkajn tigojn el tiu planto kaj kreis fluton, kiu ricevis la nomon de la metamorfoziita najado.

Aliaj roluloj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭe priskribitaj, Ladono estis ankaŭ la nomo de la jenaj roluloj de la helena mitologio:

  1. Unu el la hundoj de Akteono, kiuj mortigis sian mastron tuj post Artemiso aliformigis lin en cervo[24].
  2. Arkardia kapitano kiu partoprenis la ekspedicion de Eneo en Italio, kie li mortis fare de Haleso[25].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heziodo. Teogonio, 333 kaj sekv.
  2. Apolonio el Rodiso. Argonaŭta, 4.
  3. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.113.
  4. Heziodo. Teogonio, 333.
  5. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.113.
  6. Higeno. Epitomo de la Fabloj.
  7. Ptolomeo Hefestiono. Nova historio, 5. Kvankam ĉi tiu verko perdiĝis, la mencio aperas en resumo de Fotio: Myriobiblion, 190.
  8. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 6.19.8.
  9. Filostrato la Maljuna. Bildoj, 2.21.
  10. 10,0 10,1 Aristofano. La ranoj, linio 475.
  11. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.26.2.
  12. Eratosteno. Katasterismoj, 3.
  13. Higeno. Astronomio, 1. [1]
  14. Eratosteno. Katasterismoj, 4.
  15. Heziodo. Teogonio, 337 kaj sekv.
  16. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.20.2.
  17. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.12.6.
  18. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.156.
  19. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.52.2 kaj 8.42.2.
  20. Nono. Dioniza, 42.386.
  21. Statio. Tebaida, 4.289.
  22. Vergilio. Eneado, 8.336.
  23. Ovidio. Metamorfozoj, 1.688.
  24. Ovidio. Metamorfozoj, 3.206 kaj sekv.
  25. Vergilio. Eneado, 10.413.