Ladskatolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Diversaj ladskatoloj.

Ladskatolo (ankaŭ nomata 'lada konservujo') estas fermita skatolo el lado en kiu estas nutraĵo. Ĉar aero ne povas eniri la nutraĵo restas, post sterilizo ĉe alta temperaturo, longe tenebla.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La enhavo de ladskatolo povas esti tre diversa, la plej konataj estas:

Kiam ladskatolo estas damaĝita kaj likas, aŭ kiam ĝi estas ŝvelinta, oni devas forĵeti ĝin. Tiam estas danĝero de nutraĵo-veneniĝo (i.a. botulismo)

Historio[redakti | redakti fonton]

La bazo por la ladskatolo estis metita en 1809 fare de la franco Nicolas Appert. Li tamen uzis vitrajn botelojn. En 1810 la brito Peter Durand inventis la metalan konservujon kaj ankaŭ akiris patenton por ĝi. La unuaj ladskatoloj estis pezaj skatoloj kiuj estis malfacile malfermeblaj. Nur post kiam la ladskatoloj estis faritaj el pli maldika metalo, ĉ. 50 jarojn pliposte, oni ankaŭ disvolvis specialajn skatolmalfermilojn. Nuntempe multaj ladskatoloj estas malfermeblaj sen malfermilo sed per tirado al ringeto.

Konservo-botelo de Appert
Ladskatolo da sardinoj kun tirilo
Malplena ladskatolo