Laetitia Casta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laetitia Casta, 2005
Laetitia Casta, 2007

Laetitia CASTA, plennome Laetitia Marie Laure Casta, (naskiĝis la  11-an de majo 1978(nun 1978-05-11) (45‑jara) en Pont-Audemer en departemento Eure) estas internacie konata Manekeno; ŝi nun turnas sin al kariero de kina kaj teatra aktorino.

Infanaĝo

Ŝi naskiĝis ĵaŭdon la 11-an de majo 1978 en Pont-Audemer en departemento Eure en Normandio, kie ŝi trapasis nur parton de sia infaneco, ĉar ŝi ĉefe vivis en Noisy-le-Grand, en Seine-Saint-Denis. Ŝiaj gepatroj estas Dominique Casta, komerca direktoro (korsikano), kaj Line Blin, libro-tenistino Normandino. Ŝi havas fraton, Jean Baptiste kaj fratinon, Marie Ange.

Kariero

Manekeno

En aŭgusto 1993, ŝi estis rimarkita de fotisto Frédéric Creceaux de manekena agentejo Madison en la plaĝo de San Ambrogio, en Lumio en Haute-Corse, kie ŝi kutimis ferii kun la patra familio (Ŝia avo estis arbaro-gardisto en Calvi).

Post unua provfotado kun fotisto Satoshi Saikusa, ŝi estis dungita kiel Manekeno de Vincent Peter, estro de manekena agentejo Madison kaj ekkonis internacian gloron. La plej grandaj markoj konkurencas por ŝi, amasmedioj kaj publiko tuj alproprigis ŝin.

Ŝi debutis per unua prezento por franca kudristo Jean-Paul Gaultier, poste daŭrigis por ĉiuj plej grandaj kudristoj en la mondo: Yves Saint Laurent, Chanel, Givenchy, Ralph Lauren, Victoria's Secret, Shimada… Ĉie en la mondo Parizo, Londono, Nov-Jorko, Los Angeles, Romo, Meksiko, Bahamoj… Ŝi aperas sur ĉiuj kovertoj de mod-magazinoj en la mondo, laborante pli specife por Usono. Ŝi estas la publica egerio de pluraj kosmetikaj markoj L'Oréal, Pantene… Usonanoj konsideras ŝin kiel la plej seksallogan virinon en la mondo depost Brigitte Bardot. En 1998, ŝi estis elektita «virino plej seksalloga» de magazino Rolling Stone.

En 1999, ŝi estis elektita por ekarnigi la novan "Marianne" de la Franca Respubliko, kies busto sidas en ĉiuj urbodomoj de Francio.

Ĉar plejmultaj manekenoj estas maldikaj, Laetitia Casta estas ankaŭ konata kiel plenforma. Ŝiaj mezuroj estas 90C-61-90.

Naturo estas en ŝia spirit-stato, tial Laetitia Casta ĉiam rifuzis havi fajlitajn dentojn aŭ refaritan nazon malgraŭ kritikoj kaj proponoj. Ŝia rideto estas hodiaŭ konata kiel atuto kaj estas parto de ŝia ĉarmo.

Aktorino

En 1999, ŝi sukcese lanĉis sin en aktora kariero en kino, per rolo de Falbala en filmo Astérix et Obélix contre César, de Claude Zidi, kun Christian Clavier, Gérard Depardieu, Michel Galabru, Pierre Palmade, Arielle Dombasle

Ŝi daŭrigis poste en malluma drama ĝenro per Gitano de Lucía Junco, la telefilmo La Bicyclette bleue de Thierry Binisti, Les âmes fortes de Raoul Ruiz, Rue des plaisirs de Patrice Leconte

En 2001, ŝi estis elektita el inter Estelle Hallyday, Nathalie Simon, Patricia Kaas kaj Daniela Lumbroso por modelo de busto de Marianne, simbolo de la Franca Respubliko en ĉiuj urbodomoj, post Brigitte Bardot en 1970, Mireille Mathieu en 1978, Catherine Deneuve en 1985, Inès de la Fressange en 1989 kaj antaŭ Évelyne Thomas en 2003).

En 2003, ŝi aperis en publica afiŝo de Galeries Lafayette, fotita de Jean Paul Goude.

En 2004, ŝi unue alpaŝis teatron kiel komediistino, ĵaŭdon la 9-an de septembro 2004 en Théâtre Antoine en Parizo, per rolo de Ondine en la samnoma teatraĵo[1], de Jean Giraudoux, reĝisorita de Jacques Weber.

En 2007, ŝi aperis en publicaĵo por aŭtomobilo Twingo, jam plurfoje spektita en televido.

Roloj

Kino

Televido

Teatro

Muzikvideoj

Privata vivo

Ŝi vivas inter Parizo, Londono, Nov-Jorko kaj Italio.

Ŝi havas du infanojn. La 19-an de oktobro 2001, ŝi naskis filinon Sahteene en Parizo. La patro de ŝia unua infano esta fotisto kaj reĝisoro Stéphane Sednaoui. La 21-an de septembro 2006, ŝi naskis filon Orlando. La patro de ŝia dua infano estas Stefano Accorsi, itala aktoro kun kiu ŝi vivas ekde la jaro 2003, post apartiĝo de la patro de ŝia unua infano.

Notoj kaj referencoj

  1. Spektakla slipo, Ondine en Théâtre Antoine de la 9-a de septembro 2004 ĝis la 9-a de januaro 2005

Eksteraj ligiloj