Laftavolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laftavolo ankaŭ nomita Lafokampo, Lafebenaĵo, aŭ Lafolito, estas granda vastaĵo de preskaŭ plat-kuŝantaj lafofluoj. Tiaj ecoj estas ĝenerale kunmetitaj de super-fluida bazalta lafo, kaj povas etendi al dekoj aŭ eĉ centoj da mejloj trans la subesta tereno. La amplekso de grandaj lafokampoj estas plej facile vidata el la aero aŭ per satelitofotoj, kie ilia tipe malhela, preskaŭ nigra koloro kompareblas akre al la resto de la pejzaĝo.

Kelkaj el la plej antikvaj geologiaj restoj de bazaltaj ebenaĵoj kuŝas en la Laŭrenca tabulo de Kanado. Erupcio de altebenaĵaj lafoj proksime de la rivero Coppermine sudokcidente de la golfo Coronation en la Arkto, konstruis ampleksan altebenaĵon antaŭ proksimume 1200 milionoj da jaroj kun areo de proksimume 170 000 km² reprezentante volumenon el lafo de almenaŭ 500 000 km³.