Lagarfljót
El Vikipedio
| Lagarfljót | |
|---|---|
| Koordinatoj | 65°11′N 14°36′U / 65.183°N, 14.6°UKoordinatoj: 65°11′N 14°36′U / 65.183°N, 14.6°U |
| Ĉefaj fontoj | Lagarfljót |
| Ĉefaj elfluoj | Lagarfljót |
| Landoj de la baseno | Islando |
| Maksimuma longo | 25 km |
| Maksimuma larĝo | 2,5 km |
| Surfaca areo | 53 km² |
| Maksimuma profundo | 112 m |
Lagarfljót (ankaŭ nomata kiel Lögurinn) estas lago lokigita en oriento de Islando proksime de Egilsstaðir. Ĝia surfaco estas 53 km² kaj ĝi estas 25 km longa, ĝia plej granda larĝo estas 2,5 km kaj ĝia plej granda profundo 112 metroj. La rivero Lagarfljót fluas tra ĉi tiu lago.
La plej granda arbaro en Islando, Hallormsstaðarskógur estas proksime al la lago kaj ankaŭ proksime estas akvofalo, Hengifoss. Hengifoss, de 118 m de alto, estas unu el la plej altaj akvofaloj en la lando. Pli sube de ĝi, estas la alia akvofalo nomata kiel Litlanesfoss.
Simile al skotlanda lago Loch Ness, monstro (nomita kiel Lagarfljotsormurinn per lokanoj) estas kredita ke loĝas en la profundaj de lago Lagarfljót.
