Lagenario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun Kalabaso (trinkujo, muzikinstrumento el botelkukurbo)


Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
lagenario

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Lagenario Lagenaria
Specio: P. erosus
Lagenaria siceraria
(MOLINA) STANDL.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kalabaso uzota kiel botelo
Lagenaria siceraria var peregrina
Muzeo de Tuluzo
Lang Kürbs Fuchs 1543 375.jpg
Lang Kürbs Fuchs 1543 375

Lagenariobotelkukurbo (Lagenaria siceraria) estas grimpplanto, kultivata por sia frukto. Oni rikoltas la junajn fruktojn por manĝi kaj la maljunajn por sekigi kaj uzi kiel botelon, pipon ktp. La freŝa frukto kutime havas helan verdan ŝelon kaj blankan karnon.

La kalabaso estas unu el la unuaj kultivataj plantoj en la mondo, unue uzata ĉefe kiel ujo.

Kuira uzo[redakti | redakti fonton]

La kalabaso oftas en la kuirarto de suda Ĉinujo, fritata aŭ en supo. La ĉina nomo estas huluhuzi.

En Japanujo, kie oni nomas ĝin kampyō, oni vendas ĝin en sekigitaj marinitaj strioj. Oni uzas ĝin en vegetara makizushi (rul-suŝio).

En Italujo, ĝi estas nomata cucuzza (plurale cucuzze).

En Centra Ameriko, oni toastas la kalabasajn semojn kaj muelas ilin kun aliaj ingrediencoj (ekz rizo, cinamo, pimento ktp) por fari trinkon horchata. Ĝi estas loke konata ankaŭ kiel morro kaj jícaro.

Oni ankaŭ povas manĝi la ŝosojn, ĉirojn kaj foliojn.

uzado kiel muzikilo korao)

Aliaj kulturaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Meksiko[redakti | redakti fonton]

En la meksika kamparo, oni sekigas kaj elĉizas la kalabasan ŝelon por krei bule, por porti akvon.

Suda Ameriko[redakti | redakti fonton]

En Argentino, Urugvajo, Paragvajo kaj Brazilo, oni sekigas kaj elĉizas la kalabasan ŝelon por krei mate, tradicia ujo por populara teeca trinkaĵo (ankaŭ ĝi nomata mate) infuzata de la planto yerba mate. En Brazilo, ĉi tiu trinkaĵo estas nomata "ĉimarono" (el "chimarrão"), nova vorto en la Brazila-Esperanto vortaro.

Ĉinujo[redakti | redakti fonton]

La wu luo (kalabaso) estas praa sanrimedio. La kuracistoj portis medikamentojn en ĝi pro la supozeblaj potencoj por sanigi. La wu luo adsorbis malbonan terenergion qi, kiu alie malhelpus sanon. Ĝi estas tradicia sanigilo en Feng Shui.

Okcidenta Papuo, Nov-Gvineo[redakti | redakti fonton]

En la distrikto Okcidenta Papuo de Nov-Gvineo, la kalabasa ŝelo estas uzata por verki tradician viran vestaĵon kiu estas penisingo koteko. Oni uzas pezilon por longigi la frukton dum ĝi kreskas por ke ĝi havu taŭgan formon.

Alia frukto, el kiu oni faras penisingojn, estas lagenario.

kuiritaj kaj sukeritaj folioj estas uzata en Hindujo kontraŭ iktero

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]