Lageto Betesda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lageto Betesda
baraĵlagoarkeologia loko • biblia loko [+]
Koordinatoj31° 46′ 53″ N, 35° 14′ 9″ O (mapo)31.78138888888935.235833333333Koordinatoj: 31° 46′ 53″ N, 35° 14′ 9″ O (mapo)

Map
Lageto Betesda
Vikimedia Komunejo:  Pool of Bethesda [+]
vdr

Lageto Betesda (aŭ BetzaetaBetzatà) troviĝis en Jerusalemo pri kies ekzisto oni multe dubis kaj diskutis. La mencio pli interesa pri ĝi estas tiu en la evangelio de Sankta Johano 5,2: "En Jerusalemo apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn". [1] En tiu loko laŭ tiuj skribaĵoj Jesuo sanigis paralizulon (it). Krom arkeologaĵo fosita en la ĵus pasinta jarcento, la elfositaj restaĵoj koncernas ankaŭ la historiecon de la johana evangelio.

Ĉar pri tiu baseno oni ne trovis spuron en la malnova Jerusalemo, oni opiniis ke ĝuste tiu foresto fortigis la opinion, elaboritan en dekoj kaj centoj aŭ miloj da eseoj de spertuloj kritikaj pri la historia kongrueco de la evangelio laŭ Johano. Ne eblas citi kaj priskribi la interpretojn, simbolajn kaj mitologiajn, svarmantajn rilate tiun lageton ĉirkaŭatan de "kvin portikoj”. Por la senmitigantoj la “lageton... havanta kvin portikojn” transdonas nur simbolan valoron, ne historian lokon. La kvin izraelaj triboj, la unuaj kvin libroj de la Skriboj (Pentateŭko), simbolo de la hebrea Kabalo por kiu la nombro 5 reprezentas la fakultojn de la animo, la kvin fingroj de la mano de Javeo, la kvin pordoj de la Ĉiela Jerusalemo... estas iuj de senfinaj hipotezoj proponitaj miksitaj, foje, tra paraleloj kun religioj kaj orientaj kultoj, dume estis neatentitaj tiuj kiuj, kvankam timide, invitadis pensi pri reala loko.

Granda estis la surprizo kiam, ĝuste ĉe antikva pordego de Jerusalemo identigita kun tiu de la “Ŝafoj”, la arkeologiaj fosaĵoj metis al la lumo larĝan kaj longan basenon. Restaĵoj montris la kvin portikojn: estis rektangulo, ĉirkaŭ centmetra longa kaj larĝa de 62 ĝis 80 metrojn, ĉirkaŭita per arkoj laŭ la kvar flankoj. Kvina portiko kunligis, pasante tra la centro, la flankojn plej longajn dividante do la lageton. De tiam la Lageto Betesda transmigris el pezaj senmitigantaj volumoj al la mapoj de Jerusalemo por la turismaj uzoj.

Fresko sur portika muro, certe verko de la kristana epoko, ankoraŭ sufiĉe analizebla, montras anĝelon movetantan la akvon (kaj ĝuste tiu apartaĵo estas registrata en la evangelio de Johano).

Arkelologoj kaj konantoj de la historio de la antikva urbo jam rekonstruis la historion de la Betesda Lageto. Laŭ ili, ĝin oni ekkonstruis en la 8-a jarcento aK. Kaj ĝin oni nomis Lageto supera (hebree "הבריכה העליונה").

Epoko de la unua templo[redakti | redakti fonton]

Pri la betesda lageto estas mencio en la 2 Re 18,17:

«La reĝo de Asirio sendis Tartanon kaj Rab-Sarison kaj Rabŝaken el Laĥiŝ al la reĝo Ĥizkija kun granda militistaro al Jerusalem. Ili iris kaj venis en Jerusalem. Kiam ili venis, ili stariĝis ĉe la akvotubo de la supra lageto, kiu estas ĉe la vojo de la kampo de fulistoj» [2].

La lageto menciiĝas ankaŭ en la libro de Jesaja (7,3):

«Sed la Eternulo diris al Jesaja: Iru renkonte al Aĥaz, vi kaj via filo Ŝear-Jaŝub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, ĉe la vojo al la kampo de fulistoj» [3].

Epoko de la dua templo[redakti | redakti fonton]

Aliaj lagetoj estis aldone konstruitaj en 3-a jarcento aK., intreprene de la ĉefsacerdoto Simono. Tiujn ĉi oni utiligis por lavi la ŝafidojn antaŭ ilia buĉoferiĝo en la templo. Tiu uzo de la lagetaj akvoj donis al la samaj, ĉe popola onidiro, aloon de sankteco kaj diversaj malsanuloj venadis tien por sin bani esperante reakiri sanstaton. El tiu uzo devenis ankaŭ la nomo “probatika lageto” (el la greka: προβατκός=ŝafo) kiel estas ofte indikata ankaŭ hodiaŭ.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]