Lago Avasa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La lago Avasa estas la malgranda lago ĉe suba parto de la mapo, ĝuste okcidente de la urbo Avasa.
Sunsubiro ĉe lago Avasa.

Lago Avasa estas senelflua baseno en Etiopio, situanta en Etiopia Rifto sude de Adis-Abebo. La lago estas 16 km longa kaj 9 km larĝa, kun areo de 129 km². Ĝi havas maksimuman profundon de 10 metroj kaj estas situanta ĉe alto de 1,708 metroj.

Ĉar ĝi estas relative atingebla fare de sciencistoj, la lago Avasa estas la plej studata de la Riftvalaj lagoj en Etiopio. Laŭ William Taylor, membro de studgrupo pri afrikaj lagoj kaj riveroj de la Universitato de Waterloo, la lago Avasa estas, spite sian mankon de elfluejo, "esence nesalakva lago (kondukeblo estas varia, sed malpli da 1,000) indike ke eble estas subtera elfluejo."[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lago Avasa Arkivigite je 2007-08-07 per Archive.today, retejo de la Universitato de Waterloo (konsultita la 1an de oktobro 2006)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]