Eğirdir
Eğirdir | ||
---|---|---|
La lago kun la urbo (maldekstre) kaj la du insuloj kun la vojo
| ||
lago • vidindaĵo | ||
Datenoj | ||
Koordinatoj | 38° 3′ 24″ N, 30° 51′ 58″ O (mapo)38.05666666666730.866111111111917Koordinatoj: 38° 3′ 24″ N, 30° 51′ 58″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 917 m | |
Surfaca areo | 482 km² | |
Maksimuma longo | 50 km | |
Maksimuma larĝo | 3 ĝis 5 (de oriento al okcidento) | |
Maksimuma profundo | 16,5 m | |
Averaĝa profundo | 14 m | |
Eğirdir (turke Eğirdir Gölü, antaŭe Eğridir) estas la nomo de lago kaj de urbo Eğirdir lokigita sur la bordo de ĉi tiu lago en Turkio. La lago estas je 186 kilometroj (116 mejloj) norde de Antalya. Ĝi estas la 4-a plej granda lago en Turkio, la 2-a plej granda purakva lago en Turkio.
Nomo[redakti | redakti fonton]
La urbo kaj la lago estis antaŭe nomitaj kiel Eğridir, la turka prononco de la urba malnova greka nomo Akrotiri. Bedaŭrinde, Eğridir signifas "ĝi estas kurbiĝinta" en turka. Pro tio, por forpreni la negativajn kunsencojn de la nomo, en la 1980-aj jaroj la literoj “i” kaj la “r” estis interŝanĝitaj en la nova oficiala nomo. Estas kreita nomo Eğirdir, nomo kiu elvokas spinon kaj florojn, kvankam multaj homoj en Turkio ankoraŭ nomas ambaŭ la urbon kaj la lagon per ĝia antaŭa nomo.
Insuloj[redakti | redakti fonton]
Eğirdir havas du insulojn, koneksajn al la kontinento per longa vojo en urbon Eğirdir:
- Canada (la signifo estas "Viva Insulo") la pli malgranda el la du insuloj.
- Yeşilada ("Verda Insulo", antaŭe sciata kiel Nis) - ĝis loĝantaro interŝanĝo inter Grekio kaj Turkio de 1923 estis hejmo de la greka komunumo loĝanta en ŝtonaj kaj lignaj domoj.