Lago Hoan Kiem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto Huc
Junulinoj vestantaj aŭzajojn ĉe la Lago Hoan Kiem.

La lago Hoan Kiem (vjetname Hồ Hoàn Kiếm) aŭ Glavo-lago (vjetname Hồ Gươm) estas plej fama lago de Hanojo kaj dividas la malnovan hanojan urboparton de la iama franca kolonia kvartalo.

La lago longas ĉ. 700 m kaj estiĝis kiel baraĵlago de la Ruĝa rivero. Ankoraŭ en la 18-a jarcento, la lago estis plurfoje pli granda ol hodiaŭ, havis rektan fluiron al la Ruĝa rivero, servis kiel loko por flotoparadoj kaj estis ligita per kanaloj al aliaj lagoj de la urbo. En la 18-a jarcento, la Trinh–princoj havis 52 palacojn ĉe ties bordoj. La lago estis parte plenigita en la 19-a kaj 20-a jarcentoj.

La nomo de la lago („Lago de la redonita glavo“) aludas je variant-riĉa legendo.

Komence de la 15-a jarcento – sub ĉina okupado -, laŭ la legendo, transdonis ora, grandega en la lago vivanta testudo al la malriĉa fiŝisto Le Loi (vjetname Lê Lợi) magian glavon, kiu igis lin nevenkebla. Li bezonis tiun miraklan glavon por venki, neniigi la trupojn de la Ming-dinastio en forta batalo (1418–1428). Li iĝis poste en 1428 reĝo. Post la venkoparado, la juna reĝo aliris la lagon por danki la dian helpon. Tie elakviĝis la ora testudo denove kaj postulis la redonon de la glavo. Antaŭ ol Le Loi povintus decidi, la glavo eliĝis la glavingon, leviĝis al la ĉielo kaj transformiĝis al granda jadokolora drako, kiu ŝvebis super la lago kaj poste falis en la profundon.

Le Loi nomumis la beston al protekta spirito de la lago. Por esprimi dankon kaj rememorigi tiun eventon, Le Loi konstruigis sur eta insulo en mezo de la insulo trietaĝan testudan turon (Thap Rua), kiu estas ĝis hodiaŭ simbolo de Hanojo.

Oni trovis en 1968 fakte testudon en la lago, kiu longis 2,10 m kaj pezis 250 kg. Oni kalkulis ties aĝon je 400 jaroj. Oni preparis ĝin kaj ekspoziciis en vitroskatolo en la Jadomonto-templo.

La testudo estas molkarapaca testudo, nome specio Rafetus swinhoei aŭ kiel aparta specio Rafetus leloii honore al la iama imperiestro.

La Jadomonto-templo troviĝas sur eta insulo, sur kiun kondukas la ruĝkolorigita, ligna Ponto Huc.