Lago Kettwig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago Kettwig
baraĵlago [+]

LandoGermanio
SituoEssen
- koordinatoj51° 21′ 30″ N, 6° 56′ 20″ O (mapo)51.3583333333336.9388888888889Koordinatoj: 51° 21′ 30″ N, 6° 56′ 20″ O (mapo)

Longo5,2 km (3.23 mi)
Larĝo130 m

Lago Kettwig (Nordrejn-Vestfalio)
Lago Kettwig (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Lago Kettwig
Lago Kettwig

Lago Kettwig (Germanio)
Lago Kettwig (Germanio)
DEC
Lago Kettwig
Lago Kettwig
Map
Lago Kettwig
Vikimedia Komunejo:  Kettwiger See [+]
vdr
Baraĵlago Kettwig

La lago Kettwig, sude de la urbeto Kettwig apartena al Essen, estis konstruita de la Ruhr-Ligo ekde 1940 ĝis 1950 kiel Ruhr-baraĵlago. Ĝi troviĝas ĉ. ses kilometrojn malsupre de la Baldeney-lago kaj estas la plej malgranda de la entute kvin Ruhr-baraĵlagoj.

Teknikaj detaloj[redakti | redakti fonton]

La lago Kettwig kun volumo de 1,42 milionoj kubometroj servas al la akvopurigado per biologia mempurigado.

La vejro kun du malfermaĵoj 44 metrojn larĝaj retenas la Ruhr ses metrojn alta. Ĝi povas forkonduki altakvon de maksimume 2.200 m³/sek. Retropumpstacio kun motorpovumo da 588 kilovatoj servas al la rekondukado de 6.000 litroj da akvo pro sekundo el la Rejno al la Baldeney-lago.

La akvoelektra centralo kun povumo da 5.300 kilovatoj el tri Kaplan-turbinoj estis konstruita por la Rejnland-Vestfaliaj Elektrejoj (RWE). En la jara averaĝo ĝi produktas 16 milionojn kilovathorojn. Oni enmetis kluzon por la ŝipoj ĝis 300 toneloj.

Estrate de la Setloligo Ruhrkarbodistrikto ekestis ponto sur la vejro por piedirantoj kaj strata trafiko.

Historio de la kluzo[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo en la 1920-aj jaroj (antaŭ konstruado de la baraĵlago)

La Kluzo Kettwig estis konstruita en la jaroj 1779 ĝis 1780 de Karl-Theodor de Palatinato kiel duko de Berg por prosperigo de la ŝipiro sur la Ruhr enmeze de la rivero. Ĝi staris sur masiva ligna fundamento. En 1840 oni devis alikonstrui ĝin pro ĝia centra situo kaj la forta streno rezulta el tiu. Kun la vejrigado de la lago oni konstruis novan kluzon, nun dekstraborde de la Ruhr. La vejro estas 6,2 metrojn alta, 42,41 metrojn longa kaj dika je 6 metroj.

La baraĵlagoj ce Ruhr, la kluzo kaj la fluakva centralo de Kettwig ĉiuj apartenas al Route der Industriekultur (Itinero de industria kulturo).