Lemano

El Vikipedio
(Alidirektita el Lago Lemano)
Saltu al: navigado, serĉo
Genfersee satellit.jpg
Kastelo Chillon ĉe Lemano (oriente)

Lago Lemano (Lemana Lago) situas sur la landlimo inter Svislando kaj Francio. Ĝia franca nomo estas "(Lac) Léman" [lak leMA], foje ĝi nomiĝas Lago de Ĝenevo, kiu estas ankaŭ la germana nomo: Genfer See [GEMfa ZE].

Lemano longas 72 km kaj grandas 582,4 km², ĝia maksimuma larĝo estas ĉ. 13 km. Ĝi estas la plej granda lago de okcidenta Eŭropo, pli granda ol la Konstanca Lago. El ĝia surfaco 234 km² (40 %) kalkuliĝas al Francio, 348,4 km² (60 %) al Svislando. Ĝia pleja profundo estas 309,7 m, ĝia meza alto super marnivelo 372 m. Ĝian volumenon oni kalkulas je 89 km³. Trafluas ĝin la rivero Rodano.

Bordas al la lago la tri svisaj kantonoj Ĝenevo, Vaŭdo kaj Valezo kaj la franca distriktaro (provinco) Haute-Savoie. Gravaj urboj ĉelagaj estas Ĝenevo, Laŭzano, Vevey kaj Montreux en Svislando kaj Thonon-les-Bains en Francio.




Enhavo

[redakti] Urboj ĉirkaŭ Lemano

[redakti] Svisaj urboj

[redakti] Francaj urboj

[redakti] Vidu ankaŭ

Ekstera ligilo Listo de lagoj en Svislando

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://perso.wanadoo.fr/lycee.noailles/leman/fr_03.htm Pri flaŭro kaj faŭno (france)
Ekstera ligilo  http://www.cgn.ch ŝipekskursoj sur Lemano
Ekstera ligilo  http://www.ports-leman.ch havenoj de Lemano
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj