Lago Saltono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la akvokolekta areo de la Lago Saltono.

La Lago Saltono, en angla origine Salton Sea (saltona maro), estas neprofunda, salakva, senelflua rifta lago situanta rekte sur la Sanandrea Faŭlto, ĉefe en la valoj Imperia kaj Koaĉela de Kalifornio, Usono.

La lago okupas la plej malaltajn nivelojn de la Saltona Baseno en la Dezerto Kolorado en la kantonoj Imperia kaj Riverside en Suda Kalifornio. Kiel la Valo de Morto, ĝi estas sub la marnivelo. Nune ties surfaco estas je 69 m sub marnivelo. La plej profunda punkto de la lago estas 1.5 m pli alta ol la plej malalta punkto de la Valo de Morto. La lago estas nutrata de la riveroj Nova, Blankakvo, kaj Alamo, same kiel agrikulturaj elfluejoj kaj rojoj.

La Lago Saltono estis kreata de inundo en 1905, kiam akvo el la Rivero Kolorado fluis en la areon. Kvankam ĝi varias laŭ grando kaj areo pro fluktuoj en la agrikultura elfluado kaj pluvokvanto, la Lago Saltono averaĝe estas 24 km por 56 km. Kun averaĝa areo de ĉirkaŭ 1,360 km², la Saltona Lago estas la plej granda lago en Kalifornio. Averaĝa jara enfluo estas 1.68 km³, kio sufiĉas por havi maksimumam fundon de 16 m kaj totalan volumon de ĉirkaŭ 9.3 km³.

La laga saleco, nome ĉirkaŭ 44 g/L, estas pli granda ol tiu de la akvoj de la Pacifika Oceano (35 g/L), sed malpli ol tiu de la Granda Sala Lago (kiu gamas el 50 al 270 g/L). La koncentro pliiĝas je ĉirkaŭ 1% jare.[1]

Notoj

  1. Bali KM (27 March 2009) Salton Sea Salinity and Saline Water. UC Davis, Cooperative Extension Imperial County. Alirita 2009-03-26.