Lago Simcoe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Simcoe
Satelita vido montranta lagon Simcoe
Satelita vido montranta lagon Simcoe
Koordinatoj 44°30′N 79°30′U  /  44.5°N, 79.5°U / 44.5; -79.5 (Lago Simcoe)Koordinatoj: 44°30′N 79°30′U  /  44.5°N, 79.5°U / 44.5; -79.5 (Lago Simcoe)
Areo de la baseno 2 840 km²
Landoj de la baseno Kanado (Ontario)
Maksimuma longo 30 km
Maksimuma larĝo 25 km
Surfaca areo 725 km²
Averaĝa profundo 15 m
Maksimuma profundo 41 m
Akva volumeno 11,6 km³
Surfaca alto 219 m
Insuloj Georgina
Thorah
Insulo Strawberry
Insulo Snake
Insulo Fox
Setlejoj Orillia (Ontario)
v  d  r
Information icon.svg

Simcoe estas lago en suda Ontario (Kanado), la kvara plej granda lago en la provinco. Je la tempo de la alveno de la unuaj eŭropanoj en la 17-a jarcento la lago estis nomita Ouentironk ("Bela Akvo") de la huronaj loĝantoj. Tre baldaŭ poste ĝi estis nomata Lago Toronto, laŭ iroka termino, kiu signifas "pasejo". Francaj komercistoj nomis ĝin Lac aŭ Claies (= lago de korboplektaĵoj) pro la plektaĵaj fiŝkaptiloj (nasoj), kiujn huronoj tie starigis.

En 1793 John Graves Simcoe, brita vicguberniestro de Supra Kanado, donis al ĝi la nomon de sia patro (hazarde ankaŭ lia propra nomo).

Mapo

La lago estas 30 km longa kaj 25 km larĝa. Ĝia areo estas proksimume 725 km²[1]. Ĝi estas formita simile al pugno kun la montrofingro kaj dikfingro etenditaj. La "dikfingro" estas golfo Kempenfelt okcidente, la pojno estas Lago Couchiching norde kaj la etendita fingro estas golfo Cook sude. Iam oni konsideris Couchiching kiel nuran golfon de Lago Simcoe, sed la ligilo estas tiom malvasta, ke eblas konsideri ĝin aparta lago.

Akvodislimo[redakti | redakti fonton]

Nombro de (golfoj, golfas, enenfluaĵoj, enenfluaĵas) kaj riveroj (flui, fluo) enen la lago:

  • (Sukceno, Ambro)-_Lee_ (Golfo, Enenfluaĵo)
  • Kastora Rivero
  • _Maskinonge_ Rivero
  • (Munti, Monto) _Albert_ (Golfo, Enenfluaĵo)
  • _Nonquon_ Rivero
  • _Uxxbridge_ Rojo
  • Blanka (Golfo, Enenfluaĵo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.ilec.or.jp/database/nam/dnam42.html