Lake Washington (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lago Vaŝingtono)
Lake Washington, rigardante sudorienten al Mercer Island kun Monto Rainier ĉe la fono.
La Flosponto Lacey V. Murrow, unu el la plej longaj tiaj pontoj en la mondo
Lagoj Washington kaj Sammamish, kaj la ĉirkaŭaj urboj

Lago Vaŝingtono (angle Lake Washington; laŝucide Xacuabš [ĥacuabŝ = multege da akvo]) estas rubandoforma lago ĉe la orienta limo de Seatlo. Aliaj bordaj urboj estas Rentono (sude de la lago), Belvjuo kaj Kirklando (oriente), kaj Kenmore, Lake Forest Park kaj Shoreline (norde). La urbo Mercer Island estas insulo en la lago. Ĝi longas maksimume 35 km, kaj la surfaca areo estas 88 km2. La lago maksimume profundas 65 metrojn, kaj ĝi entenas proksimume 3,0 km3 da akvo. La akva surfaco estas 4,9 m super la meza marnivelo. La ĉefaj enfluantaj akvofontoj estas la riveroj Sammamish ĉe la norda ekstremaĵo kaj Cedar ĉe la suda ekstremaĵo; pluraj aliaj malpli gravaj riveretoj fluas en ĝin. La elfluejo estas la ŝipkanalo, Lake Washington Ship Canal, kiu ligas la lagon al Puĝeta Fjordo, kiu estas parto de Saliŝa maro kaj Pacifika Oceano.

Akvokolekta areo de Lago Vaŝingtono