Vivi (lago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lago Vivi)

Vivi (66°25′ N, 94°15′ E, areo 229 km²) estas freŝakva lago en Evenkio (Siberio). La lago formas komencon de la samnoma rivero Vivi, kiu alfluas riveron Suba Tunguska. La lago estas etendita, en ĝi estas multe da fiŝoj, la bordoj estas kovritaj de arbaro. Ne estas konstantaj loĝlokoj ĉe la bordoj.

La plej grava eco de la lago estas ĝia situo. La sud-orienta ĝia bordo estas geografia centro de Rusio. Baldaŭ post la disfalo de Sovetunio akademiano P. A. Bakut kalkulis koordinatojn de la centro por la nova ŝtato; tiuj koordinatoj estis agnoskitaj de la Federacia Servo pri Geodezio kaj Kartografio de Rusio. Por kalkuli la centron la akademiano uzis speciale ellaboritan formulon.

Ĉe la bordo de Vivi staras monumento 7 metrojn alta, oni metis ĝin la 21-an de aŭgusto 1992 kaj la 27-an de aŭgusto solene inaŭguris. En tiu jaro situacio en la ŝtato estis ankoraŭ malstabila, ekzistis danĝero de plua disfalo je malpli grandaj ŝtatoj, en kelkaj regionoj okazis interetnaj konfliktoj. La starigo de la monumento estis tamen antaŭvida, post paso de pluraj jaroj ĝi restas aktuala geografia centro de la lando.

Pli poste apud la monumento estis malfermita granda ortodoksisma kruco, memorige al 600-jariĝo ekde la morto de Sergio la Radoneĵa.

Interesaj faktoj[redakti | redakti fonton]

  • La centro de Rusio estas pli norde ol Arĥangelsk (konsiderata norda urbo) kaj pli oriente ol Krasnojarsk (konsiderata orienta urbo).