Lago de Baldegg
| Lago de Baldegg Baldeggersee |
|
|---|---|
| Koordinatoj | 47°11′55″N 8°15′38″O / 47.19861°N, 8.26056°OKoordinatoj: 47°11′55″N 8°15′38″O / 47.19861°N, 8.26056°O |
| Ĉefaj fontoj | Ron |
| Ĉefaj elfluoj | Aabach |
| Areo de la baseno | 73 km² |
| Landoj de la baseno | Svislando |
| Maksimuma longo | 4,5 km |
| Maksimuma larĝo | 1,7 km |
| Surfaca areo | 5,2 km² |
| Averaĝa profundo | 33 m |
| Maksimuma profundo | 66 m |
| Akva volumeno | 0,173 km³ |
| Restad-tempo (de laga akvo) | 5,5 jaroj |
| Surfaca alto | 463 m |
| Setlejoj | Gelfingen, Nunwil, Baldegg, Retschwil |
Lago de Baldegg (germane Baldeggersee) estas lago en kantono Lucerno en Svislando.
Priskribo [redakti]
Ĝia areo estas proksimume 5,2 km² kaj ĝia maksimuma profundeco estas 66 m. Sude de la lago situas la vilaĝo Baldegg, kiu estas parto de la komunumo Hochdorf LU. La akvokolekta bazeno de la Lago de Baldegg kovras areon de 73 km². Ĝia ĉefa alfluanto estas la rivero Ron, kiu alfluas la lagon en la sudo. Krome alfluas diversaj malgrandaj riveretoj ĉe la okcidenta deklivo de Lindenberg al la lago. Ĉar la alfluantoj de la lago alportas nur malmulte da akvo, la meza restadtempo de la akvo en la lago daŭras proksimume 5,5 jarojn malgraŭ ĝia malgrandeco. La elfluo de la lago estas la rivero Aabach, kiu elfluas norde kaj post malmultaj kilometroj alfluas al la Lago de Hallwil. La sola komunumo, kiu situas rekte ĉe la lagobordo estas Gelfingen; la du pli grandaj komunumoj Hitzkirch kaj Hochdorf situas iomete for de la lago ĉe la piedo de la monto Lindenberg.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Lago de Baldegg
