Lago de Bonaero
El Vikipedio
| Bonaera Lago Lago de Generalo Carrera |
|
|---|---|
| Situo | Patagonio (Argentino); Ĉilio |
| Koordinatoj | 46°28′S 71°38′U / 46.467°S, 71.633°UKoordinatoj: 46°28′S 71°38′U / 46.467°S, 71.633°U |
| Ĉefaj fontoj | Soler, Los Antiguos, Jeinemeni, Ibáñez, San Martín, Delta |
| Ĉefaj elfluoj | Bakista Rivero, Fénix Chico (intermite) |
| Surfaca areo | 1850 km² |
| Maksimuma profundo | 586 m |
| Surfaca alto | 217 m |
| Setlejoj | Ĉilio Chico, Puerto Ingeniero Ibáñez, Puerto Guadal |
La Bonaera Lago aŭ Lago de Generalo Carrera estas lago en Patagonio kaj dividita inter Argentino, kie ĝi estas nomata kiel Lago Buenos Aires (Bonaera Lago), kaj Ĉilio, kie ĝi estas nomata Lago General Carrera. Ambaŭ nomoj estas internacie akceptitaj.
La lago havas surfacon de 1.850 km², el kiuj 970 km² estas en Ĉilio Aisén del General Carlos Ibáñez del Campo, kaj 880 km² en la Argentina provinco Santa Cruz. Do ĝi estas la plej granda lago en Ĉilio, kaj la kvara plej granda en Argentino. En sia okcidenta baseno la lago havas maksimuman profundon de 586 m (Murdie et al. 1999, Tera-Marine Leteroj, 18:315-320).
