Lago de Davos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago de Tavao
Davosersee
baraĵlagolago
Ĉefaj fontoj Flüelabach, Totalpbach
Ĉefaj elfluoj Premtunelo al Klosters, rivero Landwasser
Setlejoj Davos
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 784305 / 188234 (mapo)46.8197222222229.85416666666671559Koordinatoj: 46° 49′ 11″ N, 9° 51′ 15″ O; CH1903: 784305 / 188234 (mapo)
Lago de Tavao Davosersee (Grizono)
Lago de Tavao
Davosersee (Grizono)
DEC
Lago de Tavao Davosersee
Lago de Tavao
Davosersee
Map
Lago de Tavao
Davosersee
Supermara alteco 1 559 m
Surfaca areo 59 haf5
Maksimuma longo 1 kmf6
Maksimuma larĝo 500 mf7
Akva volumeno ? km³dep1f8
Maksimuma profundo 54 mf10
Averaĝa profundo 10 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) ? tagoj
Borda longo1 3,77 km
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

La Lago de Davos (alemane: Tafaasersee; romanĉe: Lag Tavau; germane Davosersee; itale Lago di Tavate) estas montara lageto norde de la urbocentro de Davos en la Kantono Grizono, Svislando. Ĝi troviĝas komplete sur komunuma teritorio.

Vintre la lago servis kiel giganta natura glaciejo. Sur ĝi jam en la jaro 1906 okazis en Davos la unua monda ĉampionado en arta glacisketado de la virinoj kaj regule tie okazis ĉevalsledkonkursoj. Pro la konstruo de la premtunelo por elektrocentralo en Klosters tiu utiligado vintre ne plu eblas, ĉar la lago-nivelo depende de la elektrobezono altiĝas aŭ malaltiĝas. Somere tamen la lago estas ŝatata por bani kaj por veltabulado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La lago estiĝis pro montfalo de la Totalp en la regiono de Parsenn. La falinta rokmaterialo formis naturan digon, kiu retenis la akvon de la rivero Landwasser, kiu ĝis tiam fluis al Klosters. Ĉar la akvo sukcesis trovi aliflanke elfluon, kies alteco super la marnivelo estis malpli alta ol la Wolfgang-Pasejo, la akvo eroziis la rokon kaj kreis tiel la Ziegenschlucht (kio signifas esperante abismo de kaprino). La nuna Lago de Davos tiel estas la restaĵo de historia lago, kiu foje plenigis la tutan ĉirkaŭaĵon de Davoso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]