Lago de Klöntal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lago de Klöntal
Klöntalersee
Kloentalersee glarus.jpg
Koordinatoj 47°1′42″N 8°58′50″O  /  47.02833°N, 8.98056°O / 47.02833; 8.98056 (Lago de Klöntal)Koordinatoj: 47°1′42″N 8°58′50″O  /  47.02833°N, 8.98056°O / 47.02833; 8.98056 (Lago de Klöntal)
Ĉefaj fontoj Klön
Ĉefaj elfluoj Löntsch
Areo de la baseno 82,82 km²
Landoj de la baseno Svislando
Maksimuma longo 5 km
Maksimuma larĝo 1 km
Surfaca areo 3,29 km²
Averaĝa profundo 30 m
Maksimuma profundo 49 m
Akva volumeno 0,0564 km³
Restad-tempo (de laga akvo) 20 tagoj
Surfaca alto 848 m
v  d  r
Information icon.svg

La Lago de Klöntal (germane: Klöntalersee, alemane ankaŭ: Chlüsee) estas natura baraĵlago, kiu estiĝis per rokfalo. Ek de la jaro 1908 ĝi estas utiligato por la produktado de elektra energio kaj la natura baraĵo arte fortigita kaj altigita. La lago situas en la valo de la rivero Klön (alemane Chlü) en la Alpoj en la Kantono Glaruso, en centra Svislando. Ĝia alfluanto estas la rivero Klön, kies fonto troviĝas en Kantono Ŝvico, kaj ĝin nutras ankaŭ la elfluanto de la glaĉero Glärnischfirn, kiu situas 2000 metrojn super la lago sur la monto Glärnisch. La elfluanto de la lago nomiĝas Löntsch, kiu fluas en Netstal al la rivero Linth. La Lago de Klöntal apartenas al la akvokolekta regiono de la Valenlago, Lago de Zuriko kaj Limato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]