Lago de Marmorera
| Lago de Marmorera Marmorerasee Lai da Marmorera |
|
|---|---|
| Koordinatoj | 46°29′59″N 9°38′13″O / 46.49972°N, 9.63694°OKoordinatoj: 46°29′59″N 9°38′13″O / 46.49972°N, 9.63694°O |
| Speco de la lago | Baraĵlago |
| Ĉefaj fontoj | Julio |
| Ĉefaj elfluoj | Julio |
| Areo de la baseno | 89 km² |
| Landoj de la baseno | Svislando |
| Maksimuma longo | 2,6 km |
| Maksimuma larĝo | 0,9 km |
| Surfaca areo | 1,41 km² |
| Maksimuma profundo | 65 m |
| Akva volumeno | 0,060 km³ |
| Restad-tempo (de laga akvo) | 5,5 jaroj |
| Surfaca alto | 1680 m |
| Setlejoj | Marmorera |
Lago de Marmorera (germane Marmorerasee, romanĉe Lai da Marmorera) estas baraĵlago en kantono Grizono en Svislando.
Enhavo |
Geografio[redakti]
La Lago de Marmorera situas en la valo de la rivero Julio sur alteco de 1680 m s.m. Laŭlonge de la orienta lagobordo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 3 kiu kondukas trans Juliopasejo de Koiro al Engadino. La nova vilaĝo Marmorera situas ĉe la orineta bordo de la lago. Sube de la digo en la sudo de la lago troviĝas la setlejo Scalotta respektive Castiletto. Oriente de la lago etendiĝas la naturparko Ela.
Historio[redakti]
La 17-an de oktobro 1948 la komunuma asembleo per 24 kontraŭ 2 voĉoj akceptis la koncedo de koncesio por la utiligado de la akvoenergio kaj konstruo de baraĵlago. En la jaro 1954 la malnova vilaĝo estis detruita kaj komenciĝis la plenigo de la lago per akvo. La domoj de la iama vilaĝo estis eksplodigitaj. [1]
En 2000-aj jaroj la svisa reĝisoro Markus Fischer produktis la filmon Marmorera, filmdramo pri niksino el la lago de Marmorera.[2]
Teknikaj informoj[redakti]
La digo estis finkonstruita en la jaro 1954. La digo estis konstruito per surŝutado de tero. Temas pri la unua per tersurŝutado konstruita baraĵolagodigo en Eŭropo. La alteco de la digo estas 91 m, la digokrono havas longecon de 400 m, la baraĵvolumeno de la lago estas 0,060 km³, kaj la elflua kapacito 200 m³/sek. La lagon eksluatas la Elektrejo de la urbo Zuriko. La elektrejo, kiu utiligas la energion de la lago situas en Tinizong sur alteco de 1232 m s.m. kaj en Tiefencastel sur alteco de 859 m s.m.
Notoj kaj referencoj[redakti]
- ↑ Fotogalerio pri la detruo kaj dronigo de la malnova vilaĝo Marmorera
- ↑ Retpaĝo pri la filmo Marmorera
Eksteraj ligiloj[redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Lago de Marmorera