Lago de Sankta Maŭrico
| Lago de Sankta Maŭrico St. Moritzersee Lej da San Murezan |
|
|---|---|
| Koordinatoj | 46°29′40″N 9°50′45″O / 46.49444°N, 9.84583°OKoordinatoj: 46°29′40″N 9°50′45″O / 46.49444°N, 9.84583°O |
| Ĉefaj fontoj | Eno |
| Ĉefaj elfluoj | Eno |
| Areo de la baseno | 190 km² |
| Landoj de la baseno | Svislando |
| Maksimuma longo | 1,6 km |
| Maksimuma larĝo | 0,6 km |
| Surfaca areo | 0,78 km² |
| Averaĝa profundo | 28 m |
| Maksimuma profundo | 44 m |
| Akva volumeno | ? km³ |
| Restad-tempo (de laga akvo) | ? tagoj |
| Surfaca alto | 1768 m |
| Setlejoj | Sankta Maŭrico, Sankta Maŭrico-Banejo, Acla Dimlej |
Lago de Sankta Maŭrico (germane St. Moritzersee, romanĉe Lej da San Murezan) estas lago en Kantono Grizono en Svislando.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La Lago de Sankta Maŭrico situas sur la teritorio de la komunumo Sankta Maŭrico. Ĝi estas la plej malgranda de la tri lagoj de Supra Engadino kaj la plej malsupra kaj orienta. En nordo de la lago situas la vilaĝo Sankta Maŭrico, en oriento ĉe la elfluo de Eno la vilaĝeto Acla Dimlej kaj en okcidento ĉe la alfluo de Eno la kuracoloko Sankta Maŭrico Banejo, kiu estas konata pro ĝia kuracigaj fontoj. La Lago de Sankta Maŭrico estas la sola de la tri lagoj, kiuj estas uzata por produktado de elektra energio.
Sporto sur la lago [redakti]
En feburaro sur la frostita lago okazas la famaj ĉevalkonkursoj de Sankta Maŭrico. Ankaŭ la Engandina Skimaratono ĉiujare pasas trans la frostita lago.
Historio [redakti]
La lagoj de Supra Engadino estiĝis post la fino de la lasta malvarmepoko, kiam la alpaj glaĉeroj retiriĝis. Origine la tri lagoj Lago de Silso, Lago de Silvaplano kaj Lago de Sankta Maŭrico formis unusolan, grandan lagon. Dum mezepoko la episkopo de Koiro posedis la fiŝkaptorajtojn sur la lagoj, kiujn li en la jaro 1288 luis al la familio von Planta. La Svisa Federacia Tribunalo malpermesis en la jaro 1934 post multjara kverelo projektojn por elektrocentraloj el la jaroj 1905 kaj 1908. [1]
Notoj kaj referencoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Lago de Sankta Maŭrico