Lago de Sempach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago de Sempach
Sempachersee
Lago de Sempach vidita de la bordpromenejo en Sempach
Lago de Sempach vidita de la bordpromenejo en Sempach
lago • area not part of a municipality of Switzerland
Ĉefaj fontoj Granda Aa, Eta Aa kaj aliaj
Ĉefaj elfluoj Suro
Insuloj Insuleto en la Lago de Sempach
Setlejoj Sempach, Sursee, kaj aliaj
Areo de la baseno 70 km²
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 654084 / 221742 (mapo)47.1444444444448.1516666666667504Koordinatoj: 47° 8′ 40″ N, 8° 9′ 6″ O; CH1903: 654084 / 221742 (mapo)
Lago de Sempach Sempachersee (Svislando)
Lago de Sempach
Sempachersee (Svislando)
DEC
Lago de Sempach Sempachersee
Lago de Sempach
Sempachersee
Map
Lago de Sempach
Sempachersee
Supermara alteco 504 m ü. M.[1]
Surfaca areo 14,5 km²[1]
Maksimuma longo 7,5 kmf6
Maksimuma larĝo 2,1 kmf7
Akva volumeno 0,66 km³dep1f8
Maksimuma profundo 87 m[1]
Averaĝa profundo 44 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) 16,9 jaroj
Borda longo1 19,657 km[1]
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Lago de Sempach (germane Sempachersee) estas lago en kantono Lucerno en Svislando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Lago de Sempach situas en la norda parto de Kantono Lucerno. Ĝi situas proksimume 10 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Lucerno.

La lago en ciferoj[redakti | redakti fonton]

La lago situas sur alteco de 504 m [s.m.]. Ĝi kovras areon de 14,5 km², kaj entenas akovolumon de 0,66 km³. Je ĝia plej profunda punkto ĝi havas porfundecon de 87 m, ĝia averaĝa profundeco estas 44 m. La lago havas longecon de 7,5 km kaj larĝecon de 2,1 km, kaj ĝia meza elfluo estas 1.28 m³/s. La restadtempo de la akvo en la lago estas 16,9 jaroj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Malpermesŝildo ĉe la strandpromenejo en Sempach

Ĉirkaŭ la lago troviĝas pluraj publikaj banejoj, kaj ekzistas ŝipveturado sur la lago. Grava ekskursocelo estas la urbeto Sempach kun la historiaj memorejoj pri la Batalo de Sempach, dum kiuj en la jaro 1386 la urbo Lucerno defendis siajn interesojn kontraŭc la Habsburgoj.

Bedaŭrinde granda parto de la lagobordo ne estas publike alirebla sed okpita de privataj strandoj kaj vilaoj, tute male al la plej multaj aliaj lagoj en Svislando. Krome apud la bela strandpromenejo en la urbo Sempach ekzistas superflua ban- kaj kampadmalpermeso, kiu estas fakte relikto el la 1960-aj jaroj. Tio ne estas bone komprenebla kaj certe malbone por la turismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]