Lago de Thun

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lago de Thun
Thunersee
Vido de urbo Thun kaj lago Thun de Niederhorn
Vido de urbo Thun kaj lago Thun de Niederhorn
Koordinatoj 46°41′N 7°43′O  /  46.683°N, 7.717°O / 46.683; 7.717 (Lago de Thun)Koordinatoj: 46°41′N 7°43′O  /  46.683°N, 7.717°O / 46.683; 7.717 (Lago de Thun)
Speco de la lago Malmultvivsubtena-meznivelnutra
Ĉefaj fontoj Aro
Ĉefaj elfluoj Aro
Areo de la baseno 2500 km²
Landoj de la baseno Svislando
Maksimuma longo 17,5 km
Maksimuma larĝo 3,5 km
Surfaca areo 48,3 km²
Averaĝa profundo 136 m
Maksimuma profundo 217 m
Akva volumeno 6,5 km³
Restad-tempo (de laga akvo) 684 tagoj
Surfaca alto 558 m
Setlejoj Thun, Interlaken kaj Spiez
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Lago de Thun (germane: Thunersee) estas lago en kantono Berno en Svislando. Ĝi situas norde de la Alpoj, je proksimume 46°41′N 7°43′O  /  46.683°N, 7.717°O / 46.683; 7.717 (Lago de Thun)Koordinatoj: 46°41′N 7°43′O  /  46.683°N, 7.717°O / 46.683; 7.717 (Lago de Thun).

Enhavo

[redakti] Geografio

La Lago de Thun estas 17,5 km longa kaj 3,5 km larĝa je sia plej larĝa punkto. La surfaca areo estas 48,3 km². La maksimuma profundo estas 217 m, el kio rezultas akva volumeno de 6,5 km³. Urbo Thun situas sur la norda flanko de la lago kaj donas la laga ĝian nomon.

La Lago de Thun situas 558 metrojn super marnivelo. La baseno ampleksas proksimume 2.500 km². Ĉi-tiu granda baseno ofte kaŭzas lokajn inundojn post pezaj kvantoj de pluvo. Tio okazas, ĉar rivero Aro, kiu elfluas el la Lago de Thun, havas nur malgrandan akvotransportan kapaciton.

La lago estas nutrata tra la rivero Aro per akvo de la Lago de Brienz de la suda oriento, kiu situas 6 metrojn pli alte ol la Lago de Thun, kaj de diversaj torentoj en la Oberland, interalie torento Kander. La lago de Thun estis kreita post la lasta glaciepoko kaj estis origine parto de Brienzersee. La historia kombinita lago estas nomita Wendelsee de geologoj kaj historiistoj.

En nordoriento super la lago situas la konataj Sankt-Beato-Kavernoj, kiuj atingeblas ŝipe tra Sundlauenen.

infana velboato optimisto sur la lago de Thun

[redakti] Ekonomio

Fiŝkaptado donas okupon al malpleno da profesia fiŝistoj. En 2001 la kaptaĵo estis 53.000 kg. Ekde 1835 pasaĝeraj ŝipoj trafikas sur la lago. Estas dek pasaĝeraj ŝipoj, mastrumataj de la loka fervoja kompanio (BLS Lötschbergbahn).

Je la orienta fino de la lago troviĝas la komunumo Interlaken kaj okcidente ĉe la elfluejo de la rivero Aro la urbo Thun, kiu donis al la lago la nomon.

[redakti] Kulturo

Ludoj de Lago de Thun estas organizaĵo por duonoperoj en la laga scenejo en Thun, Kantono Berno, Svisujo. (oficiala paĝo, ankaŭ pri duonopero Gotthelf Thun, Svisujo)

[redakti] Vidu ankaŭ

Ekstera ligilo Listo de lagoj en Svislando

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo Turisma Portalo por la Lago de Thun
Ekstera ligilo kontraŭinunda projekto
Ekstera ligilo hidrologiaj datenoj por la Lago de Thun ĉe Spiez
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj