Lago de Zugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lago de Zugo
Zugersee
LakeZug.jpg
Koordinatoj 47°7′N 8°29′O  /  47.117°N, 8.483°O / 47.117; 8.483 (Lago de Zugo)Koordinatoj: 47°7′N 8°29′O  /  47.117°N, 8.483°O / 47.117; 8.483 (Lago de Zugo)
Areo de la baseno 204 km²
Landoj de la baseno Svislando
Maksimuma longo 13,8 km
Maksimuma larĝo 4,7 km
Surfaca areo 39 km²
Averaĝa profundo 83,2 m
Maksimuma profundo 198 m
Akva volumeno 3,2 km³
Restad-tempo (de laga akvo) 14,7 jaroj
Surfaca alto 417 m
v  d  r
Information icon.svg

Zug (germane: Zugersee) estas unu el malgrandaj svisaj lagoj sur la periferio de Alpoj kaj oriente de la Kvarkantona Lago.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Lago de Zugo situas proksimume je 47°7′N 8°29′O  /  47.117°N, 8.483°O / 47.117; 8.483 (Lago de Zugo)Koordinatoj: 47°7′N 8°29′O  /  47.117°N, 8.483°O / 47.117; 8.483 (Lago de Zugo). Verŝajne je iu antaŭa data ĝi estis konektita kun la Lago de Laŭerco kaj tra la ebenaĵo de Brunnen SZ kun la Kvarkantona Lago. Nun ĝi estas nutrita per la rivereto Aa, kiu descendas de la monto Rigi kaj enfluas je la suda fino en la lagon. La Lorze nutras per sia akvo la lagon je ties norda fino kaj en okcidento elfluas kaj daŭrigas sian vojon al la rivero Reuss.

La Lago de Zugo havas surfacon de 39 kvadratkilometroj, estas 14 kilometrojn longa, 4 kilometrojn larĝa kaj havas maksimuman profundon de 198 metroj, dum ĝia surfaco troviĝas je 417 m super la marnivelo. Ĝia volumeno estas 3.2 km³. Grandparte la lago troviĝas sur teritorio de la Kantono Zugo, sed la suda parto apartenas plej parte al la Kantono Ŝvico kaj okcidente estas parteto, kiu apartenas al la Kantono Lucerno norde de Immensee. Je la sudokcidento fino de la lago la monto Rigi descendas iom krute al la lagobordo, dum parto de ĝia orienta bordo formas mallarĝan ebenan bendon laŭlonge de la piedo de la montoj Rossberg (1 583 m) kaj Zugerberg.

Okcidente de la lagro troviĝas la komunumo Buonas kun ĝia kastelo. La ĉefa komunumo laŭborde de la lago estas urbo Zugo (komunumo). Tri fervojlinioj sekvas la lagobordon, nome la Gotardlinio de Zuriko tra Zugo kaj Arth-Goldau tra la Sankt-Gotardo al Tiĉino, la Sud-Orient-Fervojlinio de Lucerno tra Arth-Goldau kaj Rapperswil-Jona al Sankt-Galo kaj la linio de Zuriko tra Zugo al Lucerno.


Listo de urboj kaj vilaĝoj laŭborde de la lago[redakti | redakti fonton]

Historiaj notoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1806 sude de la Lago de Zugo mortis 457 homoj kiam pro la granda Terfalo de Rossberg estis entombigita la tuta vilaĝo Goldaŭ sub la falintaj rokamasoj.

La unua vaporŝipo eknavigis sur la lago en la jaro 1852.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]