Lagopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Lagopo
Lagopus lagopus alascensis en aŭtuna plumaro, ĉe Nacia Parko Lago Clark
Lagopus lagopus alascensis en aŭtuna plumaro, ĉe Nacia Parko Lago Clark
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Lagopo Lagopus
Specio: L. lagopus
Lagopus lagopus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga

preskaŭ 10-20, inkluzivante

  • L. l. lagopus
  • L. l. scoticus Skota lagopo
  • L. l. alascensis
  • L. l. variegatus
Sinonimoj
  • Tetrao lagopus Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La ordinara Lagopo (Lagopus lagopus) estas holarkta birdospecio, apartenanta al familio de Fazanedoj, subfamilio de Tetraonenoj, al ordo Kokoformaj. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj kiuj vivas en norda Eŭrazio (Skotio, Skandinavio, Siberio), norda Kanado, Alasko kaj Novlando. Ĝi estas la ŝtata birdo de Alasko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Juna masklo de Alaska lagopo (L. l. alascensis) en somera plumaro, Nacia Parko Denali.

Ĝi longas 37-40 cm, pezas 520-690 gr, la femalo iomete pli malgranda ol la virbirdo. Vintre la plumaroj de la masklaj kaj femalaj birdoj estas blankaj, nur iliaj beko, plumostangoj kaj vosto estas nigraj. En aliaj sezonoj iliaj plumoj plejofte estas kaŝtanbrunaj aŭ brunflavaj kun malhelaj strioj kaj makuloj.

La reprodukta plumaro aspektas jene: ĉe masklo la kaposupro, kolo kaj la brusto estas ruste brunaj kun nigraj makuloj kaj ondaj linioj; la ŝultraj, dorsaj kaj mezaj vosto-plumoj estas nigraj, meze kun ruste bruna strio. La flugiloj kaj subaj partoj estas blankaj. Ĉiu plumorando estas blanka. Li havas du nevideblajn superokulajn karunklojn, kiuj iĝas elstaraj en la reprodukta sezono. Temas pri spevio kun iome da seksa duformismo. La ino estas simila, sed ne havas la karunklojn kaj havas brunajn plumojn dise tra la tuta ventro. Vintre la plumaroj de ambaŭ seksoj iĝas tute blankaj, escepte ĉe la nigra vosto.

Ili povas estis distingataj el la Monta lagopo (L. muta) pro habitato (L. lagopus ne troviĝas sub la arbolimo), plia granado kaj pli dika beko; la somere plumaro estas pli bruna, la vintra masklo de Lagopo ne havas la nigran bridostrion. Ĝi estas iom pli granda ol la Monta lagopo.

La distinga brita subspecio L. l. scotica (Skota lagopo) estis foje konsiderata separata specio. Tiu birdo de marĉoj estas tute ruĝecbruna, escepte la blankaj piedoj.

La maskla alvoko estas laŭta krio foje transkribita de anglalingvanoj kiel go-back go-back (revenu).

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Lagopoj, tipaj birdoj en la frosta zono, somere kaj aŭtune loĝas en junaj betularoj, en muskoriĉaj marĉoj kun pinoj, en miksaj arbaroj ĉefe el betuloj, aŭ en la malgrandaj larĝfoliaj arbaroj kaj malgrandaj falfoliaj pinaroj proksime al kulturataj kampoj kaj vintre ili loĝas en salikejoj aŭ alispecaj arbaroj ĉe riverbordoj.

Nesto en Salla (Finlando).

Ili ofte aktivadas 20-30-ope kaj vivas duope nur en la frua printempo.

Ili manĝas ĉefe vegetaĵojn, sed ankaŭ insektojn ĉefe la idoj.

La ino demetas 6-11 ovojn kiujn kovas 25 tagojn. Ĉe aliaj specioj de lagopoj, nur la ino respondecas pri la idoj. Tamen ankaŭ la masklo de Lagopo ofte plenumas respondecon pri idoj, ĉefe defendante ilin kontraŭ predantoj. Maskloj atakas homojn por mispeli ilin el la idoj, kaj estas informo pri atako al Griza urso.

Disvastigata kaj nekomuna en sia malproksima habitato, la Lagopo estas klasita kiel Specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN.[1]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

La nomo de la genro Lagopus devenas el Antikva greka lagos (λαγως), signife "leporo", + pous (πους), "piedo", alude al la plumaj piedoj kaj fingroj tipe de tiu grupo adaptita al malvarmo (vidu ankaŭ Neĝoŝua leporo). La speciaj epitetoj muta kaj leucura estis dumlonge misliterumataj mutus kaj leucurus, pro erara kredo ke finaĵo de Lagopus indikas maskulina genro. Tamen, ĉe la antikva greka, la termino λαγωπους estas de feminina genro, kaj la specia epiteto devas kongrui kun tiu, la feminina muta kaj leucura estas ĝustaj[2].

Depende de la aŭtoro, oni agnoskis 10-20 subspeciojn de la Lagopo. Plej parto diferencas malmulte laŭ aspekto, kvankam kiel jam dirite, L. l. scoticus estas ege distinga. Kelkaj komune akceptataj subspecioj estas la jenaj:

  • L. l. lagopus (Linnaeus, 1758) – Skandinavia lagopo
  • L. l. scoticus (John Latham, 1787)Skota lagopo
  • L. l. alascensis Swarth, 1926 – Alaska lagopo
  • L. l. variegatus Salomonsen, 1936 – Trondhejma lagopo

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Clements agnoskas 19 subspeciojn de Lagopus lagopus:[3]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Dum la Plejstoceno, tiu specio amplekse vivis en kontinenta Eŭropo. Aŭtoroj kiuj agnoskis prasubspeciojn nomigis la Plejstocenan lagopon L. l. noaillensis (kvankam la pli malnova nomo medius povus esti la ĝusta). Tiuj marĝene diferencaj birdoj laŭgrade ŝanĝis el la pli frua (Plioceno) Lagopus atavus al la nuna specio. La Plejstocena lagopo estis konstatita el diversaj lokoj ĝis fino de la lasta glaciepoko antaŭ ĉirkaŭ 10,000 jaroj, kiam la specio, tiam jam identa al la vivantaj birdoj, retiriĝis norden kiel sia tundra biotopo [4].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BLI (2008)
  2. David & Gosselin (2002)
  3. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Downloadable from Cornell Lab of Ornithology
  4. Válóczi (1999), Boev (2002), Mlíkovský (2002), Mourer-Chauviré et al. (2005), Tomek & Bocheński (2005)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (BLI) (2008). Lagopus lagopus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 19a Majo 2008.
  • Boev, Zlatozar (2002): Tetraonidae VIGORS, 1825 (Galliformes – Aves) in the Neogene-Quaternary record of Bulgaria and the origin and evolution of the family. Acta Zoologica Cracoviensia 45(Special Issue): 263-282. PDF plena teksto
  • Mlíkovský, Jirí (2002): Cenozoic Birds of the World (Part 1: Europe). Ninox Press, Prague. ISBN 80-901105-3-8 PDF fulltext
  • Mourer-Chauviré, C.; Philippe, M.; Quinif, Y.; Chaline, J.; Debard, E.; Guérin, C. & Hugueney, M. (2003): Position of the palaeontological site Aven I des Abîmes de La Fage, at Noailles (Corrèze, France), in the European Pleistocene chronology. Boreas 32: 521–531. COI:10.1080/03009480310003405 (HTML resumo)
  • Tomek, Teresa & Bocheński, Zygmunt (2005): Weichselian and Holocene bird remains from Komarowa Cave, Central Poland. Acta zoologica cracoviensia 48A(1-2): 43-65. PDF plena teksto
  • Válóczi, Tibor (1999): A Vaskapu-barlang (Bükk-hegység) felső pleisztocén faunájának vizsgálata [Investigation of the Upper-Pleistocene fauna of Vaskapu-Cave (Bükk-mountain)]. Folia Historico Naturalia Musei Matraensis 23: 79-96 [Hungara kun angla resumo]. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj