Lagoregiono Mazurio
El Vikipedio
Lagoregiono Mazurio (pole: Pojezierze Mazurskie, germane: Masurische Seenlandschaft) estas laga distrikto en nordorienta Pollando, enhavanta pli ol 2,000 lagojn.
Ĝi etendas en ĉirkaŭ 290 km (180 mi) oriente de norda parto de la rivero Vistulo al limo inter Pollando kaj Litovio kaj okupas areon de ĉirkaŭ 52,000 km² (20,000 mi²). Administre, la lagoregiono troviĝas en Varmia-Mazuria Provinco (ekde la 13-a jarcento ĝis 1945 parto de Orienta Prusio), kaj malgrandaj partoj de ĝi estas partoj de Mazovia Provinco kaj Podlaĥia Provinco.
En la lagoregiono troviĝas la plej granda lago de Pollando - Śniardwy.
