Laguno
Laguno estas malprofunda akvujo separita de la pli profundakva ĉefparto de la maro per amasiĝo de sablo aŭ koraloj, sed ligita al la maro per minimume unu akvopasejo.
Pro la kunefiko de mara salakvo kaj alfluanta nesala akvo, la laguno enhavas saletan akvon. Se la apartigo estas kompleta, ekestas lago kun nesala akvo.
La vorto laguno devenas, trans la itala laguna, de la latina lacuna, kiu signifas "lageto".