Laharo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lahara fluo sur deklivo de vulkano Monto Saint Helens el erupcio en marto de 1982.

Laharo (termino devenas el Indonezio) estas akompana aperaĵo dum kelkaj vulkanaj erupcioj. Laharo estas kreita el miksaĵo de vulkana cindro kaj akvo.

Kaŭzoj de estiĝo de laharo estas jenaj:

  • Degeligo de neĝaglacia kovraĵo de la vulkano dum la erupcio
  • Plialtigo de pluvoj, eventuale elverŝo de lageto troviĝanta en la proksimeco de la erupcianta vulkano

Laharoj estas tre danĝera aperaĵo (eble pli danĝeraj ol fluanta lafo) pro ilia granda moveblemo (kelke da dekoj da metroj dum sekundo). Unu el la plej malnovaj katastrofoj okazis en la jaro 79 dum erupcio de vulkano Vezuvio, kiam estis per laharo trafita urbo Herculaneum. Lasta granda katastrofo okazis en 1985 en Kolombio, kiam urbo Armero estis sepultita sub 8 m tavolo de laharo, kiu superis distancon pli ol 40 km de erupcianta vulkano Nevado del Ruiz.

Kelkaj sidejo troviĝantaj en la proksimeco de vulkanoj kun verŝajna apero de laharoj (ekz. Rainier en UsonoRuapehu sur Nov-Zelando) havas tralaboritan sistemon de ĝustatempa averto antaŭ proksimiĝanta laharo.