Lai Thi Hai Ly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lai Thi Hai Ly
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1978 (1978-05-11) (45-jaraĝa)
Lingvoj Esperantovjetnamaanglafranca
Ŝtataneco Vjetnamio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

LAI THI Hai Ly (vjetname kun plenaj diakritaj signoj Lại Thị Hải Lý aŭ en inversa vicordo Hải Lý Lại Thị, naskiĝinta la 11-an de majo 1978) estas vjetnama esperantistino. Hải Lý cetere en la vjetnama ankaŭ estas la nomo de kastoro.

Hai Ly esperantistiĝis en 1995. Ŝi flue parolas Esperanton, la vjetnaman, la anglan kaj la francan. De 2005 ĝis 2007 ŝi estis prezidanto de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO). Krome ŝi prezidis la Lokan Kongresan Komitaton (LKK) por la 63-a Internacia Junulara Kongreso en Hanojo en 2007.