Lajka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Laika)
בול רומני המנציח את לייקה ואת החללית ספוטניק 2
Rumana poŝtmarko festanta Leica kaj la Sputnik 2 kosmoŝipon

Lajka (Ruslingve Лайка = "bojanto"; n. ĉ. 1954; m. 3-a de novembro 1957) estis la unua besto, kiu atingis unuafoje la kosmon. Ĝi estis vaghundo de Moskvo, oni kaptis ĝin surstrate. Ĝi mortis en la kosmo: oni katenis ĝin al la sidejo, dum la lanĉo la pulsonombro triobliĝis. Ĉe la sengraviteco tio malpliiĝis, sed ĝin kaptis paniko, streso. Ĝi mortis 5 horojn post la lanĉo, plej verŝajne pro tro-varmiĝo de la kapsulo. Ĝi veturis en Sputniko 2. La mortinta hundo ankoraŭ rivoluis 2570-oble la Teron kaj poste eniris la atmosferon kaj forbrulis la 4-an de aprilo de 1958.