Laika ŝtato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Turkio estas laika ŝtato kie 99% de la loĝantaro estas muzulmanoj
Armenio, la unua kristana ŝtato fariĝis laika en la 20-a jarcento
Francio, unu el la unuaj laikaj landoj de Eŭropo.

Kiel laika ŝtato estas konata la ŝtato, kaj ĝenerale ankaŭ la naciolando, sendependa de ia ajn organizo aŭ religia kredo kaj en kiu la politikaj aŭtoritatuloj ne aliĝas publike al iu ajn determinita religio kaj kie la religia kredo ne influas la nacian politikon.

En strikta senco la kondiĉo por laika ŝtato supozigas la nulan enmiksiĝon de iu ajn organizo aŭ religia kredo en la regadon de tiu lando. Ĝi ne povas interveni en la plenuma povo, leĝdona povojuĝista povo. En pli malstrikta senco, laika ŝtato estas tiu kiu restas neŭtrala pri la religiaj aferoj pro kio tiuj ekzercas sur ĝin nek subtenon nek politikan opozicion eksplicite aŭ implicite.

En laika ŝtato ĉiuj civitanoj estas konsiderataj kiel egalaj senkonsidere ĉu ili estas kredantoj aŭ ne, aŭ ĉu ili apartenas al plimulta aŭ malplimulta religio. En tia senco ĝi evitas la diskriminacion pro religiaj aferoj sed ĝi ne favorigas determinitan religion. Ĝenerale en la laika ŝtato ne ekzistas "ŝtata religio" aŭ ekvivalentaĵo kaj ekzistas disiĝo inter religio kaj ŝtato. En multaj laikaj landoj la plimulta religio ricevas specialan trajton, sed tia graveco devas esti nur simbola, kiu ne damaĝu la ĉiutagan vivon de ĉiuj civitanoj. Tiu speciala trajto okazas ĉar dum pluraj jarcentoj tiu religio determinis kaj influis la kulturon de ties lando.

Laika ŝtato difiniĝas kiel konservanto de la religia libereco. Ĝi ankaŭ karakteriziĝas pro evitado de interveno de la religio en ŝtataj aferoj kaj kontrolo de la registaro. La leĝo protektas ĉiujn civitanojn (inkluzive de religiaj malplimultoj) de la diskriminacio pro religiaj kialoj.

Laika ŝtato ne estas la sama kiel ateisma ŝtato (kiel la kazo de Albanio sub Enver Hoĝa, kaj aliaj komunismaj reĝimoj), kie la ŝtato eksplicite oponiĝas al iu ajn kredo aŭ religia praktikado. En kelkaj laikaj landoj ekzistas plimulta religio tre grava por la loĝantaro (Turkio, Tajlando, Nepalo, Kolombio) kaj en aliaj ekzistas granda diverseco (Usono, Barato, Libano).

Multaj ŝtatoj kiuj nuntempe estas laikaj, pasintece havas spurojn de ŝtatigita religio. La laikeco havas plurajn trajtojn kiuj povas koincidi kun diversgrada oficiala religieco. Tiel, en la Commonwealth, la ŝtatestro estis kronata laŭ la Kronad-ĵuro de 1688 ĵurante je la defendo de la protestantisma kredo. Britio ankaŭ dungas 26 anglikanajn pastrojn konataj kiel "spiritaj observantoj".

Ankaŭ la inversa vojo okazas: de laika al teokratia ŝtato, kiel la kazo de Irano, kie la laikigado de la ŝtato sub regado de la dinastio Pahlevi anstataŭiĝis per islama respubliko.

Azerbajĝano estas la unua lando en la islama mondo kiu fariĝis laika ekde la ekzistado de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko (1918-1921).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]