Lajos Aulich

El Vikipedio, la libera enciklopedio

AULICH Lajos [pr. auliĥ] estis hungara generalo, ministro pri defendo naskiĝinta en Bratislavo la 25-an de aŭgusto 1793 kaj mortinta en Arado la 6-an de oktobro de 1849.

Kariero

Aulich estis imperiestra oficiro, poste en 1848 honvedkolonelo, ekde 16-a de februaro 1849 generalo. Li partoprenis en militiro de Felvidék kaj en printempa militiro li sukcese luktis en la batalo de Isaszeg kaj ĉe la sieĝo de Buda. Li estis adepto de Artúr Görgey. Ekde 14-a de julio ĝis 11-a de aŭgusto 1849 li estis la lasta defendministro de la hungara revolucio de 1848, unu el la 13 martiroj de Arad.

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon