Lajos Bruck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Bruck
Lajos Bruck
Lajos Bruck
Persona informo
Naskonomo Bruck Lajos
Naskiĝo 3-an de novembro 1846 (1846-11-03)
en Pápa
Morto 3-an de decembro 1910 (1910-12-03) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj Jakab Bruck • Miksa Bruck • Hermina Bruck
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Lajos Bruck [lajoŝ bruk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bruck Lajos estis hungara pentristo. Lia frato estis Miksa Bruck.

Pentraĵo de Lajos Bruck: Fraŭlino en blua vesto kun rozoj

Lajos Bruck [1] Arkivigite je 2018-03-06 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 3-an de novembro 1846 en Pápa, li mortis la 3-an de decembro 1910 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Bruck devenis el juda familio. Li frekventis artan akademion en Vieno, inter 1869 kaj 1873 artan akademion en Venecio. En 1874 li studvojaĝis en Italio, poste li lernis de Mihály Munkácsy en Parizo. Li sendis al Hungarlando pentraĵojn jam el Vieno, sed li estis jam fama pentristo en la pariza periodo. En 1885 li translokiĝis al Londono, kie li havis mendojn eĉ de la kortego. Ekde 1895 ĝismorte li vivis en Budapeŝto. Li pentradis plej ofte portretojn kaj ĝenrojn. Li ricevis francan premion en 1879, rusan en 1899.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • mondekspozicio de Vieno (1873)
  • Budapeŝto, Parizo (1876)
  • Arthalo Budapeŝto (1911, postmorta)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fraŭlino en blua vesto kun rozoj (vidu la apudan bildon!)
  • vidu la subajn bildojn!

Fontoj[redakti | redakti fonton]