Lajos Csernátony

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Csernátony
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1823 (1823-08-21)
en Kluĵo
Morto 4-an de marto 1901 (1901-03-04) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

CSERNÁTONY Lajos (ĉerna:toni), Cseh estis hungara ĵurnalisto naskita en Koloĵvaro la 21-an de aŭgusto 1823 kaj mortinta en Budapeŝto la 4-an de marto 1901.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Lajos Csernátony estis sekretario de Lajos Kossuth dum la Hungara revolucio de 1848, unu el la redaktoroj de la radikalspirita gazeto Március Tizenötödike, poste sekretario de la Honvédelmi Bizottmány (Patrujdefenda Komitato). En 1851 en lia foresto la aŭstriaj aŭtoritatoj kondamnis lin al morto. En jaroj 1849-51 li vivis en Parizo, el kiu post la la puĉo de Napoleono la 3-a oni elpelis lin. Li iris Anglion kaj instruis en bazlernejo. Inter 1860 kaj 1864 li vivis en Italio. Li estis dum tiuj jaroj kunlaboranto de pluraj gazetoj (National Evènement, Presse, New York Times, Morning Star). Li revenis Hungarion en 1867. Ĝis 1869 li estis ĉefkunlaboranto de Hon, poste redaktis la gazeton Ellenőr, pli poste li estis ĉefkunlaboranto de la gazeto Nemzet, resp. Magyar Nemzet. De 1867 li estis deputito ĝis sia morto. Lia ĵurnalista stilo estis noviga en la hungara ĵurnalismo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon