Lajos Csiszár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Csiszár
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1876 (1876-02-05)
en Târgu Mureș
Morto 20-an de oktobro 1963 (1963-10-20) (87-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Lingvoj rumanahungara vd
Ŝtataneco HungarioRumanio vd
Profesio
Okupo arkitektopublikigisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

CSISZÁR Lajos (ĉisa:r) estis rumanuja hungara arkitekto, publicisto naskita en Marosvásárhely la 5-an de februaro 1876 kaj mortinta en Marosvásárhely la 20-an de oktobro 1963.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Lajos Csiszár finis la mezlernejon en sia naskiĝurbo, en Budapeŝto la superan industrilernejon, kie li havigis kvalifikon de prikonstrua majstro. En Parizo li studis kiel stipendiulo en la klaso pri konstruo de Nacia Altlernejo de Belartoj. Reveninte, li laboris en Marosvásárhely kaj li projektis plurajn konstruaĵojn tie kaj la novan flankon de la kastelo Teleki de Sáromberke. En jaroj 1906-08 li estis ĉefredaktoro de la gazeto Székely Iparos. Li estis kunlaboranto de la gazetoj Vásárhelyi Napló, Erdélyi Iparosok Lapja kaj Magyar Kisebbség. Ekde 1929 li estis ano de la Kemény Zsigmond Társaság.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Az ipar és kereskedelem megerősödésének akadályai Magyarországon. A Székelyföld iparosítása (Marosvásárhely, 1913).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon