Lajos Dancz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

DANCZ Lajos [danc] estis hungara aktoro, teatrestro naskita en Nagyvárad en 1849 kaj mortinta en somero de 1906. Lia patro estis la aktoro Ferencz Dancz (?–Kisújszállás aŭgusto 1875).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Dancz debutis en 1866 en trupo de Károly Fehér. Li ludis en Budai Népszínház (1867), en Hungara Teatro en Kassa (1868–69), ĉe Sándor Novák (1870–71), en Szatmárnémeti (1871–72), en Győr (1872–73) kaj en Székesfehérvár (1873–74). En 1884 li fondis kaj estris la Trupon de Dancz-fratoj, sed en 1887 pro financaj kialoj ne povis plugvidi la trupon. En 1871 li edziĝis kun aktorino Ida Elek.

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Cabriolo (Offenbach: A trapezunti hercegnő);
  • Peppo (Victor Hugo–Pály K.: A notre-dame-i toronyőr);
  • Frinagusta (Séjour: A kártyavetőnő);
  • Patagnes (Lecocq: Kanári hercegnő);
  • Des Escopettes (Meilhac-Halèvy: Tricoche és Cacolet).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon