Lajos Ferenczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Ferenczy [lajoŝ ferenci], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Ferenczy Lajos estis hungara biologo, pedagogo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995), ekstera membro de Usona Nacia Akademio de Sciencoj (2002), membro de Academia Europaea.

Lajos Ferenczy

Lajos Ferenczy [1] naskiĝis la 25-an de oktobro 1930 en Kisújszállás. Li mortis la 19-an de marto 2004 en Szeged.

Biografio

Lajos Ferenczy frekventis gimnazion, poste universitaton en Szeged inter 1949-1953. Li komencis sian karieron samloke en la universitato. Li estis gastesploristo en Usono kaj Svislando. En 2000 li emeritiĝis, spite tion li pluinstruis en la universitato. Li partoprenis en redaktadoj de fakrevuoj, ekzemple Mikrobiologica Hungarica, International Committee on Economic and Applied Microbiology. Li ricevis diversajn premiojn inter 1972-1995.

Fontoj