Lajos Für

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos FÜR [lajoŝ fur], laŭ hungarlingve kutima nomordo Für Lajos estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, historiisto, profesoro.

Lajos Für [1] naskiĝis la 21-an de decembro 1930 en Egyházasrádóc. Li mortis la 22-an de oktobro 2013 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Für akiris diplomon en Universitato de Debrecen en 1954, poste li restis samloke kiel helpoprofesoro. Li partoprenis en Hungara revolucio de 1956, tial poste li nelonge estis deportita al Sovetunio, samtempe li estis forigita el la universitato. En 1957 li migris al Francio nur kelkajn monatojn, poste li estis senlaborulo. Inter 1958 kaj 1961 li laboris en la kalvinana biblioteko, poste li instruis en Dabas kaj Pestújhely, inter 1964 kaj 1987 li havis postenon en agrikultura muzeo. En 1971 li kandidatiĝis, en 1983 li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio. Jam en 1985 li aliĝis al tiuj rondoj, kiuj kontraŭis la socialismon. En la jaroj 1988 kaj 1990 li instruis en Universitato de Budapeŝto en rango docento. Inter 1990 kaj 1994 li estis ministro pri defendo, inter 1990-1998 parlamenta deputito.

Li edziĝis trifoje, el la meza geedziĝo li havis 2 gefilojn. Li ricevis hungarajn premiojn en 1991 kaj 2010, bulgaran en 1993, aŭstran en 1994, Honoran legion en 1997.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A csákvári uradalom a tőkés gazdálkodás idején (1970)
  • Mennyi a sok sírkereszt? Magyarország embervesztesége a második világháborúban (1987)
  • Sors és történelem (Sorto kaj historio), (1991)
  • Az én történelmem I. (Mia historio), (2003)

Fontoj[redakti | redakti fonton]